FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  
ftanon? Ne! jen kio estas vere sensenca!" Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antauxpromesis al sxi la plenumon de la kondicxo, kaj la sultano, homo vortotenema, cedis en la fino, jxurante tamen, ke kiel ajn bele la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis, ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas vidi kaftanon de lia mano. Plenigxis per gxojo la koro de l' bona Labakano: se nur de tio gxi dependas, li diris al si en la pensoj, sinjorino sultanino baldaux kontentigxos kun mi. Oni jam pretigis du cxambrojn, unu por la princido, la alian por la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al cxiu el ili oni donis nur pecon da silka sxtofo suficxe grandan, tondilon, kudrilon kaj iom da fadeno. La sultano estis tre scivola, kian kaftanacxon faros lia filo; kaj ankaux al la sultanino batis maltrankvile la koro, cxu sxia ruzo bone sukcesos aux ne. Du tagojn oni difinis al la konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis voki sian edzinon, kaj kiam sxi aperis, li sendis venigi el la du cxambroj la ambaux kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe Labakano enpasxis kaj sternis sian kaftanon antaux la mirantaj rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen vidu, respekteginda patrino, cxu tio cxi ne estas majstrajxo? Kontraux la plej lerta kortega tajloro mi kuragxus veti, ke fari tiel belan kaftanon li ne povus." La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia, kion vi plenumis?" Indigne li jxetis sur la plankon la silkan sxtofon kaj la tondilon. "Dresi cxevalojn oni instruis al mi kaj svingi la sabron, kaj cxe cxiu turnira vetbatalo mia lanco trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi fremdaj; ja ecx malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la estro de Kajro." "Ho vera filo de mia regxa sinjoro!" ekkriis la sultanino. "Kial ne estas al mi permesite vin cxirkauxpreni, vin nomi mia filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," sxi dauxrigis, sin turninte al la sultano, "ke mi uzis kontraux vi cxi tiun ruzon. Cxu vi ankoraux ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere, belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre dezirus lin demandi, cxe kiu majstro li lernis." La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kasxi sian rugxigxon kaj venki
PREV.   NEXT  
|<   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  



Top keywords:
sultano
 

sultanino

 

kaftanon

 
tajloro
 

sinjoro

 

tondilon

 

patrino

 

Labakano

 

edzinon

 

sendis


vetbatalo

 
sabron
 

instruis

 
cxevalojn
 
trafas
 

svingi

 

turnira

 

sxtofon

 

ftanon

 

kortega


kuragxus

 

Kontraux

 

parolis

 

respekteginda

 

majstrajxo

 
Indigne
 

plenumis

 

jxetis

 

plankon

 

ridetis


turnis

 

silkan

 
dezirus
 

demandi

 

kaftano

 

belega

 

ankoraux

 

komprenas

 

princo

 

majstro


lernis
 
penadis
 

rugxigxon

 

Labakanon

 

rigardante

 
dronis
 

profunda

 
medito
 
malkonfideme
 

rigardoj