de l' monteto, sur kiu staris la
kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel
karavano de ricxa pasxao aux sxejko. Labakano prave konjektis,
ke gxuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li
vidigus al ili jam hodiaux ilian estontan estron, sed li
moderigis sian deziregon prezentigxi kiel princo, cxar cxiuokaze
la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn
esperojn.
La matena suno vekis la felicxegan tajloron por la plej grava
momento de lia vivo, kiam li levigxos el sia malalta sfero kaj
starigxos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante
sian cxevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri
la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la
doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed
la kubo estis jxetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita,
kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton
suficxe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca
el la regxoj. Sentimigite de cxi tiu penso, li sidigxis sur sian
cxevalon, prenis sian tutan kuragxon en manoj por igi gxin orde
galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la
malsupron de l' monteto. Li desaltis de sia cxevalo kaj alligis
gxin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en suficxe granda
nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj
eksupreniris la monteton. Cxe la piedo de l' kolono staris ses
viroj. Tiuj cxi akompanis maljunulon kun nobla regxa mieno: lia
belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kasxmira sxalo, lia
blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin
homo ricxa kaj altranga. Labakano, alpasxinte, sin klinis antaux
li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon:
"Jen mi estas, kiun vi sercxas."
"Lauxdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la
maljunulo, kun larmoj de gxojo; "cxirkauxprenu vian maljunan
patron, kara mia filo Omar!"
La bona tajloro estis de cxi tiuj solenaj vortoj tre kortusxita
kaj jxetis sin, duone gxojante, duone hontante, en la brakojn de
l' maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate
gxui la felicxegon de lia nova rango. Elrektigxinte el la brakoj
de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la
ebenajxo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia cxevalo
prezentis strangan vidajxon; cxu pro obstineco, cxu pro laceco,
la cxevalo, sxajne, tute ne volis pluen: gxi sxovigxis antauxen
per falsxa
|