sian cxagrenon, ke li tiel stulte perfidis
sin. "Ankaux cxi tiu pruvo ne suficxas," diris la sultano.
"Sed, lauxdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciigxi,
cxu mi estas trompita."
Li ordonis alkonduki sian plej rapidan cxevalon, salte
surcxevaligxis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komencigxis ne
malproksime de la urbo. Tie laux malnova legendo, logxis bonvola
feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la
regxojn de lia gento en horoj de urgxega bezono; tien rapidis la
sultano. En la mezo de la arbaro estis maldensejo, cxirkauxita
de altaj cedroj. Tie, laux la legendo, logxis la feino, kaj
malofte oni kuragxis tien penetri, cxar jam de tempo antikva la
loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdonigxis de
patro al filo. Apenaux li alvenis, la sultano desaltis de sia
cxevalo, gxin alligis al unu el la arboj, starigxis en la mezo de
la loko, kaj ekparolis per lauxta vocxo: "Se estas vero, ke vi
donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono,
auxskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en
afero, kie homa prudento nenion vidas."
Apenaux li eldiris la lastajn vortojn, malfermigxis unu el la
cedroj, kaj elpasxis vualita virino vestita per longa blanka
robo. "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saauxd; via
deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos. Prenu cxi
tiujn du kestetojn. Ordonu al tiuj ambaux homoj, kiuj pretendas
esti viaj filoj, ke ili elektu. Mi scias, ke ne maltrafe elektos
tiu, kiu en vero estas via filo." Tiel parolis la vualita kaj
donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, ricxe ornamitajn
per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane
penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj.
Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur
povas trovigxi en la kestetoj, kiujn, ecx per strecxo de cxiuj
siaj fortoj, malfermi li ne povis. Ankaux la surskriboj donis al
li nenian lumon en la afero, cxar sur unu li legis: _Honoro kaj
Gloro_, sur la alia: _Felicxo kaj Ricxeco_. La sultano pensis en
si mem, ke ankaux al li estus malfacile elekti inter la du
objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj.
Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj
raportis al sxi, kion diris la feino; kaj nun plenigis sxian
koron mistera espero, ke tiu, al kiu sxi sentis sin tiel forte
altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian regxan devenon.
Antaux la trono de l' sultano oni stari
|