oj de
post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon,
por sercxi trans la maro rifugxejon cxe miaj gepatroj; akompanis
min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj
plej grandaj dangxeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la
gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la
furioza franca popolo, ni albordigxis en Aleksandrio. Sed ho ve!
ne cxion mi trovis en la domo de mia patro, kiel gxi devas esti.
Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo
ankoraux ne atingis gxis tie; sed des pli neatendite trafis la
malfelicxo mian familion en gxia plej profunda interno. Malmulte
da tempo antauxe, mia frato, esperoplena junulo, cxefsekretario
de mia patro, edzigxis kun juna knabino, filino de firenza
nobelo, kiu logxis en nia najbarajxo; du tagojn antaux nia
alveno, sxi subite malaperis, kaj ecx la plej malgrandan
postesignon de la malfelicxa knabino nek nia familio nek sxia
patro povis trovi. Oni fine konvinkigxis, ke sxi nesingardeme
promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de
rabistoj. Por mia kompatinda frato cxi tiu penso estus eble
malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaux
eksciis: la perfidulino ensxipigxis kaj forveturis eksterlandon
kun juna Napolano, kiun sxi ekkonis en la domo de sia patro.
Kvazaux freneza de kolero, mia frato faris cxion eblan por venigi
al jugxo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris
sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian
propran malfelicxon kaj cxiujn nin pereigi. La firenza nobelo
foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas
havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian
ruinon. En Firenzo li malprosperigis cxiun esploron, kiun
entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per
cxiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron
kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej
hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj
igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfelicxa
patrino farigxis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaux ol
la morto liberigis sxin de sxia terura stato, kiu tamen en la
lastaj tagoj sxangxigxis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun
trovigxis tute sola en la mondo, sed nur _unu_ penso okupis mian
spiriton, nur _unu_ penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj
tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en
mi, ba
|