rapidaj pezaj
pasxoj lauxlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia cxambro. Li
levigxis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran
akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpasxis malantauxen,
terurita, cxar jen renkontis lin cxe la sojlo tiu timiga
rugxmantelulo! Ankoraux unu rigardon li jxetis sur lin: iluzio
gxi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la
nigraj okuloj rigardis lin fulme, la rugxa mantelo kun la oraj
brodajxoj -- cxio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo,
estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj
skuadis ekscite la bruston de Zaleuxkos. Estas vero, ke li jam
repacigxis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu
nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove
cxiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de
antauxmorta timo, tiu cxagrenego, kiu venenis por cxiam lian
junan vivon, denove preterpasis antaux lia animo kvazaux per
unumomenta ekflugo.
Cxiam senmove staris la aperajxo sur la sojlo. "Kion vi volas,
terura?" ekkriis la greko. "For de miaj okuloj, ke mi ne
malbenu vin!"
"Zaleuxkos!" parolis el sub la masko konata vocxo; "cxu tiel
vi akceptas vian gaston?" La parolanto demetis la maskon kaj
dissxovis de sia brusto la mantelon: gxi estis Selim Baruhx, la
fremdulo.
Sed Zaleuxkos sxajnis ankoraux ne trankviligita: terure estis al
li en cxeesto de tiu fremdulo, cxar nur tro klare li rekonis en
li la nekonaton de _Ponte vecchio_. Tamen tiu cxi sento cedis
fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon
al la fremdulo, ke li sidigxu kun li al la tablo.
"Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruhx la parolon,
kiam ili sidigxis, "cxar vi rigardas min per elokvente
demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri
al viaj rigardoj, sed mi sxuldas al vi klarigon pri mia konduto,
kaj tial mi kuragxis, ecx riskante vian malbenon, aperi antaux vi
en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: 'Laux la kredo de
miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas ecx pli
malfelicxa ol mi.' Tion cxi lastan vi kredu nur, amiko
Zaleuxkos; kaj nun auxdu mian senkulpigxon.
"Mi devas reveni gxis la komenco, por min bone komprenigi. Mi
naskigxis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la
pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de
sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en
Francujo cxe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jar
|