FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  
an cxambron, plena de kolero kontraux sia sultanino edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en paco. La sultanino, siaflanke, profunde malgxojis pro la jxusaj okazintajxoj; sxi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto ekposedis la koron de l' sultano, cxar gxuste tiun saman malfelicxulon tiom multe da signifoplenaj songxoj jam aperigis al sxi kiel sxian veran filon. Kiam sxia afliktigxo iome kvietigxis, sxi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri lia maljusteco. Verdire cxi tio ne estis facila, cxar tiu, kiu pretendis esti sxia filo, jam transdonis al la sultano la ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informigxis pri la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej perfekta memfido. Sxi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili cxion plej precize rakontu al sxi, kaj poste sxi konsiligxis kun siaj plej fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj alian rimedon; fine parolis Melehxsala, maljuna sagxa Cxerkesino: "Se mi bone auxdis, estimegata estrino, la transdoninto de l' ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomigxas Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, gxi estas tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?" -- "Cxu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkasxe sciigu al vi." -- La sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris konsilon, kiu sxajne tre placxis al sxia sinjorino, cxar tiu cxi tuj levigxis, por iri al la sultano. La sultanino estis sagxa virino, kiu bone konis la malfortajn flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Sxi do sxajnigis esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu kondicxon sxi petis por sxi. La sultano, kiu nun pentis sian ekflamon de kolero kontraux sia edzino, konsentis pri la kondicxo, kaj sxi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaux al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aux interbatigxi aux jxeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn cxiu povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas sagacecon: mi do proponas, ke cxiu el ili faru kaftanon kaj pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn." La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen sagxe vi elpensis! Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili kunkudros la plej bonan ka
PREV.   NEXT  
|<   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  



Top keywords:

sultano

 

sultanino

 

tajloro

 

freneza

 

parolis

 

trompisto

 
kontraux
 

edzino

 

kolero

 

malfortajn


virino
 

placxis

 

sinjorino

 

flankojn

 

levigxis

 

profiti

 

kondicxon

 

sultanidon

 
falsan
 

sxajnigis


ekcedi

 
akcepti
 

konsilon

 

propran

 

alfiksis

 
opinias
 

ekzistas

 
orelon
 

sklavino

 

alflustris


pentis

 

klinis

 

sciigu

 

bonega

 

rimedo

 

tutkasxe

 

sxajne

 
kondicxo
 

belajn

 

pantalonon


kaftanon
 
sagacecon
 

proponas

 
ekridis
 
konkursi
 
kunkudros
 

elpensis

 

postulas

 

taskon

 

lerteco