i la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, cxar nun
li portis koleron kontraux la tuta homaro. En densa arbaro li
venis al loko, kiu al li sxajnis tre tauxga por lia celo.
Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj;
gxi trafluis molan herbejon, sur kiu li jxetis sin teren, firme
decidinte, ke li jam nenion plu mangxos sed atendos cxi tie la
morton. Profundigxinta en malgxoja primorta medito, li fine
ekdormis; sed kiam li revekigxis kaj ekturmentis lin lia malplena
stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io
dangxera; kaj tial li ekrigardis cxirkauxen, cxu li ne povas
trovi ion mangxeblan.
Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li jxus
dormis. Li suprenrampis por ilin desxiri, satmangxis kun bona
apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi
sian soifon. Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al
li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika
nazego! En granda konsternigxo li ekkaptis per la manoj siajn
orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo!
"Mi ja bone meritas orelojn de azeno," li ekkriis, "cxar, kiel
azeno, mi piedforbatis mian felicxon." -- Dum kelka tempo li
cxirkauxvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata,
li devis ankoraux unu fojon alkuri al la figoj, cxar nenion alian
li trovis tie por mangxi. Cxe cxi tiu dua figmangxado venis al
li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia
granda turbano; tial, timante aspekti ankoraux pli ridinda, li
denove palpsercxis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj!
Li tuj kuris al la rivereto, por certigxi pri tio, kaj vere, gxi
estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antauxan formon, kaj la
longan malbelegan nazon li jam ne havis plu. Nun fine li
ekkomprenis, kiel cxi tio farigxis: de la unua figarbo li ricevis
la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resanigxis.
Kun gxojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li
ankoraux unu fojon rimedon por esti felicxa. Li do desxiris de
cxiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj
reiris en la landon, kiun li antaux tiel mallonga tempo forlasis.
Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj
vestajxoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie
logxis la regxo, kaj baldaux li tien alvenis.
Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraux suficxe
maloftaj. Tial Malgranda Muk sidigxis antaux la pordeg
|