FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63  
64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   >>   >|  
i ekkunsavis la knabinojn; li ankaux diris, ke li rimarkis, kiel oni entrenis du el ili en la barkon. Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaux Mustafa estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri sxia malfelicxo, sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis sxian malfelicxon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, kaj tion li ankoraux ne kuragxis konfesi al nia patro, cxar sxiaj gepatroj estis malricxaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia patro estis homo severa. Kiam lia cxagrenego iom malpliigxis, li venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsagxeco nun rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la gxojon de miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaux mia vizagxo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberigxos de la malbeno de l' patro." Tion mia malfelicxa frato tute ne atendis. Jam antauxe li firme decidis elsercxi sian fratinon kaj sxian amikinon: por tio li nur volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu cxi forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda jam estis lia aflikto, tiu cxi nova malfelicxo, kiun li ja ne meritis, plifortigis nun lian kuragxon. Li iris al la kaptita korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia sxipo, kaj eksciis, ke ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan sklavovendadon en Balsoro. Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojagxo, la kolero de la patro sxajnis iom kvietigxinta, cxar li sendis al li sakon da oro, kiel subtenon dum la vojagxo. La gepatrojn de Zorajde -- tiel nomigxis lia forrabita fiancxino -- Mustafa, plorante, adiauxis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojagxon surtere, cxar de nia urbeto al Balsoro nenia sxipo tiutempe veturis. Tial li devis fari tre strecxitajn tagvojirojn, por alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Cxar li havis bonan cxevalon kaj nenian pakajxon, li esperis atingi la urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke ili celas lian monon kaj lian cxevalon plivere ol lian vivon, li kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia cxevalo, kaj, metinte lin meze inter
PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63  
64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   >>   >|  



Top keywords:

gepatroj

 

cxevalon

 

vojagxo

 

Balsoro

 

malfelicxo

 

Balsoron

 
Mustafa
 

fratinon

 

kunligis

 

sendis


piedojn
 

subtenon

 

gepatrojn

 

ekforiris

 

desaltis

 

vojagxon

 

adiauxis

 

nomigxis

 
kvietigxinta
 

forrabita


fiancxino

 
plorante
 

Zorajde

 

metinte

 

eksciis

 
komercas
 

sklavoj

 
veturas
 

korsaro

 

demandis


kutime

 

hejmen

 

pretigi

 

surtere

 

kolero

 

ventro

 

revenis

 
grandan
 

publikan

 

sklavovendadon


cxevalo
 
sxajnis
 

veturis

 
fortaj
 
atingi
 
nenian
 

pakajxon

 

esperis

 

vespero

 

surfalis