de l' knabo, deklaris,
ke gxis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la dangxero, esti
forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la
infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li
edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li
atendis lian aperon. Cxi tion la sultano rakontis al sia
supozata filo, kaj esprimis grandan kontentigxon pri lia bela
staturo kaj lia dignoplena tenigxo.
Kiam ili venis en la landon de l' sultano, cxie la logxantoj
akceptis ilin per gxojokrioj, cxar jam tra cxiuj urboj kaj
vilagxoj disvastigxis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno
de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam
starigis arkojn el floroj kaj brancxoj, brilegaj cxiukoloraj
tapisxoj ornamis la domojn, kaj la popolo lauxte gloris Dion kaj
lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Cxio
cxi tio plenigis per felicxo kaj gxojo la fieran koron de l'
tajloro; sed des pli malfelicxa sendube sin sentis la vera Omar,
kiu, ankoraux mankatenita, sekvis en silenta malespero la
procesion. Neniu atentis lin cxe la gxenerala gxojego, kiu tamen
en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj
da vocxoj, sed pri li, la lauxrajta portanto de la nomo, neniu
interesigxis; nur tiu aux alia demandis, kiun oni kunforkondukas
tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido
la respondo de liaj gardantoj: "Gxi estas freneza tajloro."
Fine la procesio alvenis en la cxefurbon de l' sultano, kie oni
jam faris, por ilin akcepti, preparojn ecx pli grandiozajn, ol en
la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino,
atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de
l' palaco. La plankon de cxi tiu salono kovris grandega tapisxo;
la muroj estis ornamitaj per helblua sxtofo, kiu pendis de
grandaj argxentaj hokoj per oraj sxnuroj kaj kvastoj.
Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis
en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el
la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej
multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la
sultanino. La trono staris sur kvar sxtupoj kaj estis
cxirkauxforgxita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj
ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo
de l' sultanino baldakenon el rugxa silko, kaj la Sxejko de
Medina ventumadis sxin per ventumilo el pavaj plumoj.
Tiel la sultanino atend
|