mono, venis al li en la kapon, ke eble
tie trovigxas kasxitaj la trezoroj de l' virino. Sed cxiam la
pordo restis sxlosita, kaj estis al li neeble atingi la
trezorojn.
Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la
hundetoj, kiun sxi cxiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron
Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per cxiuspecaj amservoj,
kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaux por
diri, ke Muk gxin sekvu. Muk, kiu amis ludi kun la hundeto,
sekvis gxin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la
dormocxambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaux malgrandan pordon,
kiun li tie neniam vidis antauxe. La pordo estis duone
malfermita. La hundeto eniris, kaj Muk gxin sekvis. Miris kaj
gxojis la malgrandulo, sin trovante nun en la cxambro, kiu jam de
longe estis la celo de liaj deziroj. Li esploris gxin de cxiuj
flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj
vestajxoj kaj vazoj strange formitaj. Unu el cxi tiuj vazoj
kaptis lian apartan atenton. Gxi estis el kristalo, kun belaj
entrancxitaj figurajxoj. Li eklevis gxin kaj turnadis en cxiuj
direktoj. Sed, ho teruro! Li ne rimarkis, ke gxi havas kovrilon
nur malfirme surmetitan. La kovrilo defalis sur la plankon kaj
disrompigxis je milo da pecetoj.
Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaux senviva de
teruro. Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis
forkuri, alie la maljunulino lin certe batus gxismorte. Li do
decidis komenci senprokraste la vojagxon, sed antauxe li
cxirkauxrigardis ankoraux unu fojon, cxu ne utilus al li dum lia
marsxado tiu aux alia havajxo de Sinjorino Ahavzi. Subite
renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili
tute ne estis belaj; sed liaj propraj sxuoj jam ne povis plu
vojagxi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj gxuste pro
sia grandeco, cxar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio
cxiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn sxuojn de
infano! Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj
surmetis la grandajn. Poste, ekvidinte en angulo promenadan
bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke gxi
tie ne havas suficxe por fari, li ankaux cxi tion proprigis al
si, kaj forrapidis el la cxambro. Li tuj kuris en sian propran
cxambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan
turbanon, alkrocxis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej
rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo. Lia timo antaux
la mal
|