in
amis, ke neniam ni insultis lin plu. Male, gxis li mortis, ni
alte respektis lin, kaj cxiam ni klinigxadis antaux li tute same
profunde, kiel antaux kadio kaj muftio.[9]
La vojagxantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en
tiu cxi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por
la plua vojagxo. Ankaux en cxi tiun tagon gxisdauxris la
hierauxa gajeco, kaj ili sin donis al cxiuspecaj ludoj kaj
amuzajxoj. Post komuna tagmangxo ili alvokis la kvinan
komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian sxuldon, kiel jam
faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia
vivo estas tro malricxa je frapantaj okazintajxoj, kaj tial li ne
volas paroli pri gxi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la
fabelon pri la falsa princo.
La Fabelo pri la Falsa Princo.
Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu
lernoservis cxe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri,
ke Labakano kudradis mallerte; kontrauxe, li povosciis fari
laborajxojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante,
ke li estis mallaborema. Tamen ne cxio estis en ordo en la kapo
de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum
tutaj horoj, tiel ke la kudrilo farigxis brulrugxa en lia mano
kaj ekfumigxis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis
laborajxojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, -- kaj,
bedauxrinde, tio okazis plej ofte, -- li sidadis absorbita en
siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizagxo kaj
tuta tenigxo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj
kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris cxiufoje:
"Labakano havas denove sian aristokratan vizagxon."
Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena pregxo
hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege
sxparakiritan veston, elpasxis el la moskeo, trairis per
malrapidaj fieraj pasxoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj
kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi,
Labakano," aux: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis
grandanime la manon aux, en specialaj okazoj, klinis belmaniere
la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, sxerce: "Naskita
princo vi ja estas, Labakano," li gxojis pro tio kaj respondis:
"Cxu ankaux vi rimarkis tion?" aux: "Mi jam de longe tiel
pensas!"
Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda
subtajloro Labakano, sed cxar li estis en ceteraj rilatoj
bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn
kap
|