rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la
meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontrauxdirebla, ke
homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, ecx pli bonvena al
la princa patro, ol la vera princido.
Cxi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj
la sekvintan nokton li ecx ekdormis kun ili. Sed kiam li
malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la
kusxantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj
songxi pri sia certa felicxo, vekigxis en li la penso, tion akiri
al si, aux ruze aux perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La
ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido,
krocxigxis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li
eltiris gxin, por enpusxi en la bruston de gxia posedanto. Sed
ecx la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li
do kontentigxis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem
la pli rapidan cxevalon de l' princido; kaj antaux ol Omar
vekigxis kaj sin vidis senigita je cxiuj siaj esperoj, lia
perfida kunvojagxanto jam malproksimigxis je suficxe multe da
mejloj.
Estis gxuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam
Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraux kvar tagojn,
por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata.
Kvankam la loko, kie trovigxis cxi tiu kolono, estis malproksima
je ne pli ol du tagvojagxoj, tamen li tre rapidis por tien
alveni, cxar cxiam li timis, ke la vera princido alvenos unua.
En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja.
Gxi staris sur malgranda monteto en vasta ebenajxo kaj estis
videbla el du-trihora distanco. Cxe tiu cxi vido, la koro de
Labakano ekbatis pli lauxte. Kvankam, dum la du jxus pasintaj
tagoj, li jam havis suficxe da tempo por pripensi la rolon, kiun
li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema;
sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian
kuragxon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon.
La cxirkauxajxoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj
dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj,
suficxe da provizajxoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia
vivteno. Li nun haltis kun sia cxevalo sub kelkaj palmoj kaj tie
atendis, kion sendos al li lia sorto. Cxirkaux la morgauxa
tagmezo li ekvidis grandan procesion de cxevaloj kaj kameloj,
venantan tra la ebenajxo en direkto al la kolono El-Seruja. La
procesio haltis cxe la malsupro
|