tuj kondukis lin antaux la regxon. Kompreneble, cxi
tiu interrompo de lia dormado jam metis lian regxan mosxton en
tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian
malfelicxan sekretan cxefkorpokuriston kaj ordonis, ke la jugxa
esploro senprokraste komencigxu. Oni jam elterigis la urnon kaj
metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, cxe
la piedoj de la regxo. La cxefkasisto atestis, ke li kaj liaj
observistoj surprizis Muk'on en la momento, kiam li tiun cxi
urnon kun gxia ora enhavo enfosis en la teron.
Cxe tio cxi la regxo demandis la kulpigiton, cxu tio estas vera,
kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis. Malgranda
Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la
urnon en la gxardeno, kaj ke li tute ne volis gxin _en_ sed nur
_el_-terigi.
Ekridis cxiuj alestantoj pri cxi tiu senkulpigxo, sed la regxo
furioze kolerigxis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo.
"Kio, abomenulo!" ekkriis li; "cxu ankaux trompmensogi vi
volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via regxo, kiun vi
jam prisxtelis? Cxefkasisto Arhxaz, mi ordonas al vi diri, cxu
vi rekonas, en cxi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia
trezorejo."
La cxefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la
afero: jam de kelka tempo mankas en la regxa kaso ecx pli multe
da oro, kaj li povas jxure atesti, ke tio cxi estas la sumo
sxtelita.
Nun la regxo ordonis forte kateni Malgrandan Muk'on kaj jxeti en
la turon; kaj al la cxefkasisto li transdonis la oron, por ke li
gxin remetu en la regxan trezorejon. Gxojanta, ke la afero tiel
bone finigxis, la cxefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la
brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke
malsupre en la urno kusxis papereto, sur kiu estis skribita:
"La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kasxis cxi tie
parton de miaj trezoroj; kiu ajn gxin trovos, sur tiun falu la
malbeno de lia regxo, se li ne tuj transdonos gxin al mia filo.
-- Regxo Sadi."
Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundigxis en malgxoja
medito. Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu sxtelis
regxajn proprajxojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la regxo
la sekreton pri la bastoneto, cxar li prave timis, ke oni tiam
forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble ecx liajn
pantoflojn. Ankaux tiuj cxi lastaj ne povis nun multe utili al
li, cxar fortaj cxenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn
li penadis, estis al l
|