junulino igis lin kuri kaj kuri, gxis liaj fortoj preskaux
finigxis. Antauxe neniam li kuris tiel rapide; ecx sxajnis al
li, kvazaux li ne povas cxesi kuri, kvazaux nevidebla potenco
peladas lin pluen. Fine venis al li la penso, ke sendube la
pantofloj havas ian specialecon, cxar ili jxetegis sin senhalte
antauxen, lin kunfortrenante. Per cxiuj eblaj rimedoj li penis
haltigi ilin; sed nenio helpis, gxis fine, en terura korpremigxo,
li kriis al si mem, kvazaux al cxevalo; "Pru! halt'! pru-u-u!"
Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin jxetis, ellacigxinta,
sur la teron.
La pantofloj gxojigis lin treege; cxar nun ja fine li akiris al
si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por
trovi lian felicxon. Sed, malgraux sia gxojo, li endormigxis pro
laceco; cxar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun
cxiam gxi devis kunporti, ne povis multe elteni. Dum li dormis,
aperis al li en songxo la sama hundeto, kiu, en la domo de
Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis:
"Kara Muk, vi ankoraux ne bone komprenas la uzadon de viaj
pantofloj. Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la
kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos. Kaj per la
bastoneto vi povas trovi trezorojn, cxar cxie, kie oro estas
enterigita, gxi frapos trifoje la teron; por argxento, dufoje."
Tiel songxis Malgranda Muk. Revekigxinte, li pripensis la
mirigan songxon kaj decidis ekprovi la aferon. Li surmetis la
pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la
kalkanumo. Sed kiu iam provis plenumi cxi tiun lertajxon trifoje
intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke
Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza
kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian.
Kelke da fojoj la kompatindulo falis forte sur la nazon; tamen li
ne lasis sin senkuragxigi, sed ripetis la provon, gxis li fine
sukcesis. Kiel rado li turnigxis sur sia kalkanumo, ekdeziris
sin en la plej proksiman urbon, kaj -- ekveturis la pantofloj
supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaux
ol Malgranda Muk povis konscii, kio farigxas kun li, li jam sin
trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj
sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen. Komence li
iom promenis tra tiu cxi popolamaso; sed baldaux li trovis gxin
pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, cxar
sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li of
|