bservis
lin kaj poste diris: "Malgranda Muk, restu cxe mi en mia servo;
vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone."
Malgranda Muk, al kiu la kata kacxo estis treege bongusta,
akceptis la proponon kaj tuj farigxis servisto de Sinjorino
Ahavzi. La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj.
Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn. Al tiuj cxi
bestoj Malgranda Muk devis cxiumatene kombi la felon kaj froti
per bonodoraj oleoj; cxiufoje kiam la mastrino eliris en la
urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmangxi, li
devis meti antaux ili la pladojn; kaj cxiunokte li kusxigis ilin
sur silkaj kusenoj kaj cxirkauxvolvis per veluraj kovriloj.
Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li
devis servadi; sed tiuj cxi postulis malpli da priatentado, ol la
katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn.
Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de
sia patro, cxar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur
hundojn kaj katojn. Dum kelka tempo estis al li tre bone en la
nova hejmo; cxiam li havis plene da mangxajxo kaj malmulte da
laboro, kaj la maljunulino sxajnis tute kontenta pri li. Sed iom
post iom la katoj farigxis malbonkondutaj: kiam la maljunulino
forestis el la domo, ili cxirkauxsaltadis en la cxambro kiel
frenezaj, disjxetadis cxion, kio baris al ili la vojon, kaj
disrompis multe da belaj vazoj. Sed tuj, kiam ili ekauxdis sian
mastrinon suprenvenantan sur la sxtuparo, ili forrampadis sur
siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaux nenio okazis.
Sinjorino Ahavzi kolerigxadis, kiam sxi vidis sian cxambron tiel
ruinigita, kaj kulpigadis Muk'on pri cxio; li tiam vane asertis
sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel
senpekan, sxi kredis pli, ol al sia servisto.
Tre malgxoja pro tio, ke ankaux cxi tie li ne trovis sian
felicxon, Malgranda Muk decidis eksigxi el la servo de Sinjorino
Ahavzi. Sed cxar la sperto instruis al li, jam dum lia unua
vojagxo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per
kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun cxiam lia
mastrino al li promesis, sed neniam donis. En la domo de
Sinjorino Ahavzi estis cxambro, kiu cxiam restis sxlosita, kaj
kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte auxdis la
virinon cxirkauxbruadi malantaux la pordo. Multe li donus por
tio, se li povus ekscii, kion sxi tenas tie kasxita; kaj nun, dum
li pensis pri sia vojagxa
|