FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   >>   >|  
co, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaux forkuri. Se vi sxin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Basxao." Mustafa frenezigxis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto li do eljxetigxis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube antauxvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke gxi estingigxis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por helpo. Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran savigxon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, cxu li ne povas tie trasalti. Gxis la tero estis priatentinda profundo kaj kontrauxflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum li staris meditante cxe la fenestro, subite li ekauxdis multajn vocxojn, proksimigxantajn al lia cxambro. Ili jam atingis la pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj relevigxis kaj kuris al la muro, kiu cxirkauxis la korton, gxin suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaux sin trovis sur libera kamparo. Li dauxrigis kuri, gxis li alvenis malgrandan arbaron, kie li jxetis sin teren, ellacigita. Tie li pripensis, kion li devas fari. Siajn cxevalojn kaj servistojn li devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li portis en sia zono. Baldaux montris al li lia elpensema kapo alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, gxis li alvenis vilagxon, kie por malalta prezo li acxetis cxevalon, kiu baldaux lin portis en urbon. Tie li informigxis pri kuracisto, kaj oni rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun cxi, pere de kelke da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu kauxzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. Akirinte tiun rimedon, li acxetis longan artefaritan barbon, nigran talaron kaj cxiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke li povis bone prezenti vojagxantan kuraciston, sursxargxis siajn posedajxojn sur azenon kaj ekvojagxis returne en la kastelon de Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiucxifoje oni lin ne rekonos, cxar la barbo lin aliformigi
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   >>   >|  



Top keywords:

fenestro

 

staris

 

atingis

 

rimedo

 

forlasi

 

acxetis

 
portis
 

baldaux

 

alvenis

 

Mustafa


trovis
 

elpensema

 

montris

 

relevigxis

 

mirego

 

persekutantoj

 

suprenrampis

 

korton

 
savrimedon
 

cxirkauxis


pripensis

 
malgrandan
 

arbaro

 

ellacigita

 

arbaron

 
dauxrigis
 

kamparo

 
jxetis
 

libera

 

konservi


cxevalojn

 

servistojn

 

prosperis

 

Baldaux

 

prezenti

 

vojagxantan

 

sursxargxis

 
kuraciston
 

retortojn

 

skatolojn


barbon
 
artefaritan
 

nigran

 
talaron
 
cxiuspecajn
 
posedajxojn
 

azenon

 

rekonos

 

tiucxifoje

 

aliformigi