FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86  
87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  
' granda konfido, kiun havis la regxo al sia _Sekreta Cxef-Korpokuristo_ (ja: ecx gxis cxi tiu alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!). Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraux li, tute ne volis sin vengxi; por tio li ja estis tro bonkora; kontrauxe, li pripensis rimedojn, por farigxi amata de siaj malamikoj kaj necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri kiu en sia felicxo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn, li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li iom pli da inklino. Jam ofte li auxdis, ke la patro de l' nuna regxo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj enfalis en lian landon: oni ankaux diris, ke li en tiu tempo mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun Malgranda Muk kunportis cxiam kaj cxie sian bastoneton, esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l' mortinta regxo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en malproksiman parton de l' palaca gxardeno, kiun li malofte vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano ekmovigxas. Tri fojojn gxi frapis la teron. Nun li eltiris sian ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn cxirkauxstarantajn kaj reensxteligxis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon, kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la mallumo, plenumi sian entreprenon. Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed granda kaj peza lia fosilo; kaj cxirkaux du horojn li devis labori, por fari fosajxon nur du-tri futojn profundan. Fine lia fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Cxe tio li fosis ankoraux pli diligente, kaj baldaux li elterigis grandan feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosajxon, por vidi, kio kusxis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj moneroj. Sed cxar liaj malgrandaj fortoj tute ne suficxis por suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaux sian manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la urnon kaj sursxargxis sur sian dorson la plenigitan manteleton. Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn pantoflojn, li neniam formovigxus de la loko, cxar terure premegis lin la sxargxo de la oro. Tamen li sukcesis atingi nerimarkite sian cxambron kaj kasxis tie sian oron sub la kusenojn de sia kanapo. Ki
PREV.   NEXT  
|<   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86  
87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  



Top keywords:

malamikoj

 

fosilo

 

moneroj

 

ankaux

 

fosajxon

 

grandan

 
manteleton
 

bastoneton

 

granda

 

favorkovris


eksonis
 

malmolan

 

ekfrapis

 

baldaux

 

atendinte

 

elterigis

 

diligente

 

ankoraux

 
eliris
 

nokton


profundan

 
atendis
 

malfortaj

 

kovrilon

 

brakoj

 
klopodo
 

trezoro

 
plenumi
 

labori

 

mallumo


horojn

 

elfosado

 

entreprenon

 

cxirkaux

 

futojn

 

pantalonon

 

neniam

 
pantoflojn
 

formovigxus

 

terure


famajn
 
piedoj
 

dorson

 
plenigitan
 
premegis
 
sxargxo
 

kusenojn

 

kanapo

 

kasxis

 

cxambron