gis du tablojn; per sia
propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li
supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke
li malfermu la pordon de l' salono. Brilanta procesio de pasxaoj
kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis
arege tra la malfermita pordo. Ili sidigxis sur belegaj kusenoj
lauxlonge de la muroj. Kiam ili cxiuj sidigxis, la sultano
denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon. Per fieraj
pasxoj li trairis la salonon, jxetis sin teren antaux la trono
kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?"
La sultano rektigxis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la
praveco de viaj pretendoj je tiu cxi nomo oni lauxtigis dubojn;
unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via
naskigxo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la gxustan!"
Labakano levigxis kaj alpasxis antaux la kestetojn. Longe li
pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata
patro! kio pli alta ol la felicxo esti via filo? Kio pli nobla
ol la ricxeco de via favoro? Mi elektas la kesteton, kiu montras
la surskribon: Felicxo kaj Ricxeco."
"Ni baldaux scios, cxu vi bone elektis; intertempe sidigxu sur
tiu kuseno apud la Pasxao de Medina," diris la sultano kaj faris
signon al sia sklavo.
Oni alkondukis Omar'on. Lia rigardo estis malluma, lia mieno
malgxoja, kaj lia tuta aspekto vekis gxeneralan kompaton cxe la
apudestantoj. Li jxetis sin teren antaux la trono kaj demandis
pri la volo de l' sultano. La sultano klarigis al li, ke li
devas elekti unu el la kestetoj; li levigxis kaj alpasxis antaux
la tablon. Atente li legis ambaux surskribojn, poste li parolis:
"La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la felicxo,
kiel pasemaj cxiuj ricxajxoj. Sed krom tio ili instruis al mi,
ke en la brusto de homo kuragxa logxas nedetruebla trezoro, la
honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas
samtempe kun la felicxo. Do, ecx se por cxiam mi perdas nun mian
kronon, jen falis la kubo! Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!"
Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano
ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaux li
alpasxu antaux sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton.
Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el
la sankta fontano Zemzem en Mekka, antauxlavis siajn manojn por
pregxi, turnis sian vizagxon orienten, jxetis sin teren kaj
pregxis. "Dio de miaj prapatroj
|