FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  
, kiu de jarcentoj konservis nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian veran filon en tiu cxi horo de l' provo." Li levigxis kaj resupreniris sian tronon. Gxenerala scivolego tenis kvazaux enkatenitaj cxiujn apudestantojn; korpremate atentaj, apenaux ili kuragxis spiri; ecx museton oni povus auxdi kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn de la antauxstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj cxi lastaj, kiujn gxis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte malfermigxis per si mem. En la de Omar elektita kesteto kusxis, sur velura kuseno, malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano -- granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaux, ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidajxo! en tiu sama momento gxi ekpligrandigxis, kaj cxiam gxi farigxis pli kaj pli granda, gxis gxi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaux li genue, kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidigxi cxe lia dekstra mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova proverbo: _Restu tajloro cxe via laboro!_ Vere, vi ne meritas mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaux nenion povas rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi sxatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia lando." Hontigita, kvazaux dispremegita kiel li estis, la kompatinda subtajloro nenion povis respondi; li jxetis sin teren antaux la princo, kaj larmoj jxetigxis el liaj okuloj. "Cxu vi povas pardoni al mi, princo?" li diris. "Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio fieras cxiu Abasido," respondis la princo, igante lin levigxi; "foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortusxita, la maljuna sultano kaj jxetis sin sur la bruston de la filo; la emiroj kaj pasxaoj kaj cxiuj eminentuloj de l' regno levigxis de siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova regxido!" kaj, dum la gxenerala gxojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton, elsxteligxis el la salono. Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian cxevalon Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio. Kvazaux songxo
PREV.   NEXT  
|<   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  



Top keywords:

sultano

 

princo

 

Labakano

 

kvazaux

 

salono

 

granda

 
ordonis
 

nenion

 

kuseno

 

antaux


jxetis
 

levigxis

 

kestetojn

 

kesteto

 

dispremegita

 

konsilon

 

Hontigita

 

rapide

 
hodiaux
 

tajloro


laboro

 
proverbo
 

turnis

 

parolis

 

malnova

 
meritas
 

favoron

 
mizeran
 

pardone

 

kompatinda


rifuzi

 

sxatas

 

pardoni

 

regxido

 

gxenerala

 

tenante

 

gxojego

 
pasxaoj
 

eminentuloj

 

sidejoj


pordego
 
elrajdis
 

direkto

 
Aleksandrio
 
songxo
 
Kvazaux
 

cxevalon

 

elsxteligxis

 

kesteton

 

malsupreniris