is sian edzon kaj sian filon. Tiun cxi
lastan ankaux sxi neniam revidis de lia naskigxo, sed
signifoplenaj songxoj jam aperigis al sxi la infanon, pri kiu
sopiris sxia koro, kaj tial sxi estis certa, ke ecx el inter
miloj da aliaj sxi tuj lin povus rekoni. Nun ekauxdigxis la bruo
de la alproksimigxanta procesio, trumpetado kaj tamburado
intermiksigxis kun la gxoja aplauxdado de l' popola amaso, la
hufofrapado de la cxevaloj eksonis sur la korto de l' palaco,
cxiam pli kaj pli proksime bruadis la pasxoj de la venantoj,
malfermegigxis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la
falantaj sur la vizagxon servistoj rapidis la sultano, tenante
sian filon per la mano, antaux la tronon de l' patrino.
"Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de
tiel longe sopiras."
Sed la sultanino interrompis lin. "Tio ne estas mia filo," sxi
ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizagxo, kiujn la Profeto
al mi montris en songxo!"
En la momento, kiam la sultano volis fari al sxi riprocxojn pri
sxia supersticxo, malfermigxis subite la pordo, kaj, persekutata
de siaj gardantoj, de kiuj li sin desxiris per strecxo de cxiuj
siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li
jxetis sin teren antaux la trono: "Cxi tie mi volas morti;
prenu, ho patro kruela, mian vivon, cxar toleri tiun cxi honton
mi jam ne povas!" Cxiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase
interpusxigxis cxirkaux la malfelicxulo, kaj jam la alrapidantaj
gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino,
kiu en senparola mirego rigardis cxion cxi tion, salte levigxis
de la trono. "Haltu!" sxi kriis; "cxi tiu kaj neniu alia
estas la gxusta; cxi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam
vidis kaj tamen rekonas mia koro!"
La gardistoj jam nevole deturnigxis de Omar, sed la sultano,
bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la
frenezulon. "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda
vocxo, "kaj cxi tie oni ne jugxas laux songxoj de virinoj, sed
laux certaj, neerarigaj signoj; cxi tiu (montrante Labakanon)
estas mia filo, cxar li alportis al mi la ponardon, la atestan
signon de mia amiko."
"Li sxtelis gxin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian
sensuspektan konfidon, por min pereigi!" Sed la sultano ne
auxskultis la vocxon de sia filo, cxar en cxiuj aferoj li kutimis
sekvi nur sian propran jugxon; la malfelicxan Omar'on li do lasis
perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano
en sian privat
|