FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   >>   >|  
s gxis tia grado, ke li ja apenaux rekonis sin mem. Alveninte cxe Tiuli, li anoncigis sin kiel la kuraciston Sxakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna malsagxulo, ke tiu cxi tuj invitis lin mangxi. Sxakamankabudibaba aperis antaux Tiuli; kaj apenaux ili interparoladis unu plenan horon, la maljunulo decidis submeti cxiujn siajn sklavinojn al la kuracado de l' sagxa medicinisto. Tiu cxi apenaux povis kasxi sian gxojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. Ili venis en cxambron bele ornamitan, sed en gxi trovigxis neniu. "Kara doktoro Sxambaba, aux kiel ajn vi estas nomata," parolis Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo eletendos sian brakon cxiu mia sklavino, kaj tiam vi povos ekzameni, cxu la pulso estas malsana aux ne." Mustafa vane petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel cxiu el ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan paperajxon kaj per lauxta vocxo eknomis unuope siajn sklavinojn. Cxe cxiu alvoko eletendigxis tra la muro unu mano, kaj la kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis vocxe legitaj ses nomoj, kaj cxiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eligxis tra la muro. Tremante de gxojo, Mustafa ekkaptis gxin kaj, kun serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre maltrankviligxis kaj ordonis al sia sagxa Sxakamankabudibaba, rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la cxambro kaj skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio necese estas, ke vi decidigxu preni medikamenton, kiu faros vin dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke cxi tiu trinkajxo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi akceptas mian proponon." Baldaux li revenis en la cxambron, kie Tiuli atendis lin. Li kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraux unufoje la pulson de l' malsana Fatme kaj sxovis samtempe la papereton sub sxian braceleton; la trinketon li transdonis al sxi tra la aperturo en la muro. Tiuli sxajnis tre maltrankvila pro Fatme kaj prokrastis gxis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la cxambron, li parolis per malgxoja tono: "Sxadibaba, diru malkasxe, ki
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   >>   >|  



Top keywords:

Mustafa

 

malsana

 

cxambron

 

apenaux

 

Sxakamankabudibaba

 

parolis

 

papereton

 

deklaris

 

kuracisto

 

pulson


sklavinojn

 

trinketon

 

cxiujn

 

rapide

 

prepari

 

kuracilon

 

maltrankviligxis

 

eliris

 
braceleton
 

ordonis


sklavinoj

 
ceteraj
 

samtempe

 

skribis

 

Forlasinte

 

cxambro

 

bonsanaj

 

aperturo

 

legitaj

 
maltrankvila

malkasxe
 

ekkaptis

 

malgxoja

 

Tremante

 
eligxis
 
prokrastis
 
malgranda
 

blanka

 
transdonis
 

serioza


decidigxu

 

ankoraux

 

akceptas

 

helpis

 

nenion

 

trinkajxo

 

oportuna

 

proponon

 

atendis

 

malutilan