in; tial mi decidis kunvivi kun vi dum
multaj tagoj kaj fine fari plenan malkasxan konfeson pri mia
kulpo."
Gxis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li
finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian
manon. "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfelicxa ol mi, cxar
cxiam, kvazaux per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de
via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi
faru al vi ankoraux unu demandon: kiel farigxis, ke vi venis sub
tiu cxi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, acxetinte por
mi la domon en Konstantinopolo?"
"Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia. "Malamo al cxiuj
homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj
nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, cxe miaj
Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da
monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de
miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia
patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj
kelke da samepensantaj junuloj kaj aligxis al tiuj kuragxaj
Mamelukoj, kiuj tiel ofte farigxis la teruro de la franca armeo.
Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l'
paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovagxan vivon
de vagisto, dedicxitan al batalo kaj cxaso. Kun tiuj homoj, kiuj
respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; cxar kvankam miaj
Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Euxropanoj, tamen ili
estas tute netusxitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj
ambicio."
Zaleuxkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian
opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se
li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Euxropo. Li
prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj
mortu.
Kortusxita, la gasto rigardis lin. "El tio mi scias," li
diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu
pro tio mian plej varman dankon." Li salte levigxis kaj
ekstaris plenstature antaux la greko, kiun preskaux teruris la
militista tenigxo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda
misteroplena vocxo de lia gasto. "Via propono estas bela,"
parolis tiu cxi plue; "por cxiu alia gxi estus alloga, sed mi --
ne povas gxin akcepti. Jam staras selita mia cxevalo, jam
atendas min miaj servistoj; adiaux, Zaleuxkos!"
La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, cxirkauxprenis
sin adiauxante. "Kaj kiel mi devas vin
|