ta.
Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel
grave vundante, ke li baldaux poste mortis; kaj nun Malgranda Muk
sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj
parencoj, al kiuj la formortinto sxuldis pli, ol kiom li povis
repagi, forpelis la malfelicxuleton el la domo kaj konsilis al li
eliri en la mondon, por elsercxi sian felicxon. Malgranda Muk
respondis, ke li jam estas preta por la vojagxo; kaj cxar nenion
plu li petis por si, krom la vestaro de l' patro, oni plenumis
lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro;
sekve la vestoj tute ne almezurigxis al la filo. Sed Muk baldaux
elpensis rimedon: li detrancxis de la vestoj tiom da sxtofo, por
malpli_long_igi ilin lauxbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed
pri la same necesa malpli_largx_igo li tute forgesis; kaj el tio
rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraux hodiaux povas
vidi sur li; la granda turbano, la largxa zono, la ampleksa
pantalono, la blua manteleto, cxio cxi tio estas heredajxoj de
lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraux. Fine,
alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l' patro kaj
preninte bastoneton en la manon, li trapasxis tra la pordego de
la urbo kaj ekforiris "en la mondon."
Gxoje li vojiris antauxen la tutan tagon, cxar cxiuokaze li ja
volis elsercxi sian felicxon. Cxiufoje kiam li ekvidis sur la
tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre
eklevis gxin kaj metis en sian posxon, kredante, ke gxi
sxangxigxos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo
la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aux lagon
lum-rejxetantan kvazaux spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena
de gxojo, cxar li kredis, ke li venas en ensorcxitan landon. Sed
ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli
proksimigxis; kaj baldaux tro baldaux rememorigis lin lia laceco
kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraux sin trovas en
lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojagxis, malsata kaj
malgxoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian felicxon. Kampaj
fruktoj estis lia sola nutrajxo; la malmola tero -- lia nokta
kusxejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto
grandan urbon. Sur gxiaj muroj kaj turoj brilege lumis la
kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj
sxajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimigxu.
Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj gxiajn
cxirkauxajxojn. "Jes
|