ldaux farigxis kvazaux ardega flamo en mia animo.
"Kiel mi jam diris, mallonge antaux sxia fino revenis al sxi la
konscio; sxi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia
malfelicxo kaj pri sia propra morto. Poste sxi petis cxiujn
aliajn forlasi la cxambron; kun solena mieno sxi sidigxis
rektigxinte sur sia mizera kusxejo kaj diris, ke mi povas akiri
sxian benon, se mi jxuros tion plenumi, kion sxi nun ordonos al
mi. Kortusxita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi jxure
promesis plenumi sxian volon. Cxe tio sxi komencis denove
sursxuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis
al mi, kun plej teruraj minacoj de sxia malbeno, vengxi kontraux
li mian malfelicxan familion. Sxi mortis en miaj brakoj. Jam de
longe dormetis en mia animo tiu penso pri vengxo; nun gxi
plenforte vekigxis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj
jxuris al mi mem, ke mi uzos cxiun eblan rimedon, por plenumi
mian vengxon, ecx se mi per tio pereos.
"Baldaux mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej
kasxite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin
trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano farigxis intertempe
gubernatoro, kaj nun cxe la plej malgranda suspekto li havis en
mano cxiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia
helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en
konata livreo; lia sxanceligxa irado, lia malgaja mieno kaj lia
kolera murmurado de _santo sacramento_ kaj _maledetto diavolo_
rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano,
kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras
kontraux sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan
humoron. Li sxajnis tre mirigita, vidante min tie, forte
plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro farigxis gubernatoro,
li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaux mia oro,
subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko.
La cxefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan
serviston, kiu en cxiu horo malfermos por mi la pordon de mia
malamiko; kaj de nun maturigxis cxiam pli rapide mia plano de
vengxo. Al mi sxajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano
tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian
plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia
filino. Cxu gxi ne estis sxi, kiu tiel hontinde krimis kontraux
mia frato? -- sxi ja, kiu estis la cxefa kauxzo de nia
malfelicxo? Ecx gxojigis mian vengxosoifantan koron l
|