," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk
trovos sian felicxon, tie aux nenie"; kaj, malgraux sia laceco,
li eksaltis de gxojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen
al la urbo. Sed kvankam gxi sxajnis tute proksima, li ne povis
gxin atingi antaux la tagmezo, cxar liaj mallongaj kruretoj
preskaux rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li
devis sidigxi ripozi. Fine li alvenis antaux la pordegon. Li
ordigis sian manteleton, pli bele cxirkauxligis la turbanon, pli
largxe algxustigis la zonon kaj alkrocxis pli oblikve la longan
ponardon; poste li forvisxis de sur siaj sxuoj la polvon, prenis
sian bastoneton en la manon kaj eniris kuragxe tra la urba
pordego.
Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermigxis por li
ecx unu dompordo, nenie oni vokis laux lia espero: "Venu,
Malgranda Muk! mangxu kaj trinku cxe ni kaj ripozigu la etajn
piedojn!"
Antaux granda bela domo li nun haltis kaj rigardis gxin per
sopiroplenaj okuloj, kiam malfermigxis unu el la fenestroj kaj
maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaux kantante:
"Envenu, envenu,
Ni gaje festenu;
Bongusta la kacxo;
Vi mangxos kun placxo;
Farita el gri', Kuirita por vi,
Najbaroj, la kacxo atendas cxe mi!"
La pordo de l' domo malfermigxis, kaj Muk vidis eniri multegon da
hundoj kaj katoj. Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, cxu
li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuragxon kaj eniris
en la domon. Antauxiris lin du katidoj, kaj cxi tiujn li decidis
sekvi, cxar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la
kuirejo.
Kiam li atingis la supron de l' sxtuparo, renkontis lin tiu sama
maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro.
Sxi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas. "Vi
ja cxiun invitis al via kacxo," respondis Malgranda Muk, "kaj
cxar mi estas tiom malsata, mi do venis." La maljunulino
ekridis kaj diris: "De kie vi venas, stranga hometo? La tuta
urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj
kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmangxi kun
ili." Malgranda Muk rakontis al sxi, kiel mizera estis lia vivo
depost la morto de lia patro, kaj petis sxian permeson farigxi
hodiaux tablogasto de l' katoj. La virino, al kiu tre placxis la
nekasxema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidigxu
cxe sxia tablo, kaj donis al li sate da mangxajxo kaj trinkajxo.
Kiam li estis satigxinta kaj refortigxinta, sxi longe o
|