a novajxo,
ke gxuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edzinigxi; mi
tuj prenis decidon: nun morti sxi nepre _devas_. Tamen mi timis
plenumi propramane la krimon, kaj ankaux Pietron mi ne jugxis
kapabla gxin fari; tial ni cxirkauxesploris, por trovi iun, kiu
povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuragxis dungi
neniun, cxar neniu entreprenus ion tian kontraux la gubernatoro.
Fine naskigxis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste
plenumis; samtempe, cxar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li
proponis vin kiel plej tauxgan ekzekutiston. Pri la plua irado
de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj
honesteco preskaux malprosperigis mian entreprenon: de tio venis
la epizodo de la mantelo.
"Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l'
gubernatoro, kaj ne malpli kasxe li volis nin poste reelkonduki
sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi
cxiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera
spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antauxenpelate de timo kaj
pento, mi kuris pli ol du cent pasxojn, gxis mi falis senforta
sur la sxtupojn de pregxejo. Kiam mi fine reakiris la
memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se
oni vin trovos en la palaco. Mi alsxteligxis tien, sed nek de vi
nek de Pietro mi povas trovi ecx la plej malgrandan, postsignon;
sed la pordeto ankoraux staris malfermita, kaj tial mi almenaux
povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la
domo.
"Kiam farigxis tago, timo antaux eltrovigxo kaj premanta sento
de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj
foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsternigxon, kiam oni
tie post kelkaj tagoj rakontadis cxie la aferon, kun la aldono,
ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila,
timoplena, mi reiris Firenzon: jam antauxe mia vengxo eksxajnis
al mi iom supermezura, sed nun mi gxin ecx malbenis, cxar multe
tro kare mi pagus por gxi, se la prezo estus via vivo. Mi
alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon.
Kion mi sentis, vidante vin suriri la esxafodon kaj tiel heroe
suferi, pri tio mi ne volas paroli; suficxas diri, ke kiam via
sango tie elsxprucis, jam farigxis nesxancelebla mia decido,
dolcxigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja cxion scias, kio
poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi
cxi tiun vojagxon. Kiel peza sxargxo premis min la penso, ke vi
ankoraux ne pardonis m
|