FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   >>   >|  
i mortigu la fremdulon, cxar, se li estos liberigita, li povos ilin cxiujn perfidi. Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraux li, cxar li estis la kauxzo de tio, ke oni traktis lin hieraux tiel malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta sxajnis pripensi. "Ne," parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto estas sankta; krom tio, sxajnas al mi, ke li ne havas tian mienon, kvazaux li volus nin perfidi." Dirinte tion, li forsxovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. "Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan trinkon; poste vi pretigxu por la foriro." Li prezentis al mia frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili bridis la cxevalojn, kaj kun koro multe pli kuragxa ol cxe sia alveno Mustafa surcxevaligxis. Ili baldaux preterrajdis la tendaron, kaj nun ili deturnigxis en largxan vojon, kondukantan en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu basxao, kiun ili kaptis dum la cxasado, promesis toleri, ke ili restu sendangxere en lia regiono; sed antaux kelkaj semajnoj li kaptis unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub spionado, kaj hodiaux li devas morti. Mustafa ne kuragxis ion kontrauxdiri, cxar li estas felicxa, ke li mem savigxis kun sendifekta hauxto. Cxe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian cxevalon, priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por adiauxi, kaj parolis: "Mustafa, vi farigxis, en stranga maniero, gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre prisilentu, kion vi vidis kaj auxdis. Kvankam senkulpa, vi elsuferis la antauxtimon de l' morto, kaj mi sxuldas al vi kompenson. Prenu, kiel memorajxon, cxi tiun ponardon; kaj kiam ajn vi bezonos helpon, gxin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin defendi. Eble ankaux cxi tiu saketo utilos al vi por via vojagxo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraux unu fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia cxevalo, por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia gastiginto, cxar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis Allah'on pro sia savigxo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la noblan rabiston, li ekdauxrigis gajakore sian vojon al Balsoro.
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   >>   >|  



Top keywords:

Mustafa

 

saketon

 

ponardon

 

perfidi

 

dankis

 

saketo

 
arbaron
 

kaptis

 

Orbasano

 
kelkaj

parolis

 

ordoni

 

savigxo

 

rabisto

 
favorkoreco
 

rekomendinte

 
prisilentu
 

sxuldas

 

kompenson

 

antauxtimon


elsuferis
 

maniero

 

auxdis

 

Kvankam

 

senkulpa

 
stranga
 

Balsoro

 

sendifekta

 

hauxto

 

savigxis


kuragxis

 

kontrauxdiri

 

felicxa

 

arbaro

 

haltigis

 
etendis
 

noblan

 
adiauxi
 

farigxis

 

rabiston


priskribis

 
gajakore
 

fremdulon

 

ekdauxrigis

 

cxevalon

 

memorajxon

 
premis
 

faligis

 
Ankoraux
 
akcepti