FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   >>   >|  
la lancon sur la tendo; sed Mulej ne volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin cxiuj, kiuj estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis renkonte al la rajdantoj. Sxajnis tamen, ke tiuj cxi jam ekvidis la signon sur la tendo, cxar ili subite deklinigxis de sia antauxa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda cxirkauxiro. Mirigite la vojagxantoj staris tie dum kelkaj momentoj, rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu cxi staris antaux la tendo, tute indiferenta, kvazaux nenio okazis, kaj rigardadis malproksimen tra la ebenajxo. Fine Mulej interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovagxajn rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli alta ol gxia vera valoro," respondis Selim Baruhx. "Per cxi tiu signo mi provizis min, kiam mi forsavigxis el mallibereco. Kion gxi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu vojagxas kun cxi tiu signo, trovigxas sub potenca protekto." La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano certe ne povus fari al gxi longan kontrauxstaradon. Pli trankvilanime oni nun kusxigxis ripozi; kaj kiam la suno komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla ebenajxo, ili ekforiris pluen. La morgauxan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la eliro el la dezerto. Kiam la vojagxantoj denove kunvenis en la granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris al vi hieraux, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, ke mi hodiaux gxin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri infanojn. Mi estis la plej agxa; mia frato kaj mia fratino estis multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj bienoj, kondicxe ke gxis lia morto mi restu cxe li. Sed cxar li atingis grandan agxon, mi revenis ne pli frue ol antaux du jaroj en mian hejmon, ne sciigxinte ion pri la terura sorto, kiu intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah gxin favorkore bonigis." La Savo de Fatme. Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaux la saman agxon. La unua estis maksimume du jarojn pli agxa. El la tuta koro ili amis unu la alian, kaj en cxio ili kunlaboradis por malplipezigi al nia malsanema patro l
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   >>   >|  



Top keywords:

staris

 

antaux

 

jarojn

 

dezerto

 

fratino

 

ebenajxo

 

vojagxantoj

 

potenca

 

granda

 

rajdantoj


rigardadis

 

haltis

 

morgauxan

 

ekforiris

 

vespera

 

subiri

 

permesu

 

infanojn

 
blovadis
 

interspaco


unutaga

 
parolon
 

timata

 

prenis

 

sorton

 

hieraux

 

rakontante

 

komercisto

 

hodiaux

 
denove

Orbasano
 

kunvenis

 

bienoj

 

bonigis

 
Mustafa
 
preskaux
 
favorkore
 

trafis

 
intertempe
 

familion


maksimume

 

kunlaboradis

 

malplipezigi

 

malsanema

 

terura

 

heredonto

 

komencis

 

kondicxe

 

destinis

 

hejmon