FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
mesagxon. Lia lasta letero estis skribita la tagon antaux ol li intencis ekveturi. Jen gxi: Mia kara amiko: Morgaux mi ekveturos por sercxi Pelucidaron kaj Dian. Kondicxe, ke la araboj ne mortigos min. Ili kondutis tre malamike lastatempe. Mi ne scias la kauxzon, sed en du okazoj ili minacis mian vivon. Unu, pli amika ol la ceteraj, diris al mi hodiaux, ke ili intencas ataki min cxi nokte. Estus bedauxrinde, se tiuspeca afero okazus nun, kiam mi estas tiel baldaux forveturonta. Tamen, eble estus egale bone, cxar ju pli proskimigxas la horo, des pli malgrandaj sxajnas miaj sxancoj sukcesi. Alvenis la amika arabo, kiu portos cxi tiun leteron norden por mi, do adiaux, kaj Dio benu vin pro viaj komplezoj al mi. La arabo diras, ke mi rapidu, cxar li vidas sablonubon sude--li kredas, ke gxi estas la bando, kiu venas por murdi min, kaj li ne deziras esti trovita kun mi. Do adiaux denove. Via David Innes Post unu jaro mi denove trovigxis cxe la fino de la fervoja linio, veturanta al la loko, kie mi forlasis Innes. Mia unua seniluziigxo okazis, kiam mi eksciis, ke mia maljuna gvidisto mortis kelkajn semajnojn antaux mia reveno, kaj mi povis trovi neniun alian membron de mia iama grupo, kiu povus konduki min al la sama loko. Dum monatoj mi trasercxis tiun brulvarman landon, pridemandante sennombrajn dezertajn sxejkojn, esperante, ke finfine mi trovus unu, kiu auxdis pri Innes kaj lia mirinda fera talpo. Konstante miajn okuloj esploris la blindigan amason da sablo por ekvidi la sxtonamason, sub kiu mi trovus la dratojn irantajn al Pelucidaro--sed cxiam mi malsukcesis. Kaj cxiam molestas min cxi tiuj terurigaj demandoj, kiam mi pensas pri David Innes kaj liaj strangaj aventuroj. Cxu finfine la araboj murdis lin tuj antaux lia ekveturo? Aux cxu li redirektis la nazon de sia fera monstro al la interna mondo? Cxu li atingis gxin, aux cxu li kusxas ie enterigita en la mezo de la granda terkrusto? Kaj se li revenis al Pelucidaro, cxu li trapenetris cxe la fundo de unu el gxiaj grandaj internaj maroj aux inter iu sovagxa popolo tute malproksime de la lando de lia korsopiro? Cxu la respondo kusxas ie sur la sino de la vasta Saharo, cxe la fino de du etaj dratoj, kasxitaj sub perdita sxtonamaso? Mi scivolas. Fino End of Project Gutenberg's Ce la koro de la tero, by Edgar Rice Burroughs *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK CE LA KORO DE LA TERO *** ***** This fi
PREV.   NEXT  
|<   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:

antaux

 
kusxas
 
finfine
 

trovus

 
adiaux
 
denove
 
Pelucidaro
 

araboj

 

irantajn

 

aventuroj


strangaj
 
PROJECT
 

murdis

 
GUTENBERG
 
dratojn
 

terurigaj

 
demandoj
 

pensas

 

molestas

 

Burroughs


malsukcesis

 

sxtonamason

 

esperante

 

auxdis

 

sxejkojn

 

dezertajn

 

brulvarman

 
trasercxis
 
landon
 

pridemandante


sennombrajn

 

mirinda

 
amason
 

blindigan

 

esploris

 

okuloj

 

Konstante

 

ekvidi

 

popolo

 
sovagxa

malproksime

 

grandaj

 

internaj

 

korsopiro

 
dratoj
 

kasxitaj

 

perdita

 

sxtonamaso

 

Saharo

 

respondo