FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  
sxatas. SINJORINO HELSETH (de ekstere) Bone, frauxlino, mi faros. REBEKKA (malfermas la pordon al la antauxcxambro) Nu, fine do --! Kore bonvena, kara rektoro! REKTORO KROLL (en la antauxcxambro, formetas sian bastonon) Dankon. Mi do ne venas gxenante? REBEKKA Vi? Honto al vi --! KROLL (envenas) Cxiam afabla. (cxirkauxrigardas) Rosmer, cxu en sia cxambro? REBEKKA Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li baldaux venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume. KROLL (demetas la cxapelon) Multan dankon. (eksidas kaj cxirkauxrigardas) Ho kiel bela kaj sxatinda vi farigis la malnovan cxambron. Floroj alte kaj malalte. REBEKKA Rosmer multe sxatas fresxajn florojn cxirkaux si. KROLL Ankaux vi, mi opinias. REBEKKA Jes. Sxajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antauxe ni devis ja rezigni pri tiu gxuo. KROLL (kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron. REBEKKA Ecx ne la kolorojn. Sxi kvazaux konfuzigxis -- KROLL Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas cxi tie? REBEKKA Jes, cxio iras laux la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj cxe vi? Via edzino --? KROLL Ho, kara frauxlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio cxiam estas io aux alia kio kontrauxas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni nun havas. REBEKKA (iomete poste, eksidas en apogsegxon apud la sofo) Kial vi ecx ne vizitis nin unu solan fojon dum cxiuj la lernejaj feritagoj? KROLL Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj -- REBEKKA Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi -- KROLL -- kaj krome mi ja forvojagxis -- REBEKKA Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja cxirkauxiris al popolaj kunvenoj? KROLL (kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Cxu vi imagus, ke mi en miaj tagoj de maljuneco farigxus agitanto? Cxu? REBEKKA (ridetas) Iomete vi ja cxiam agitis, rektoro Kroll. KROLL Nu jes, tiel por mia privata gxuo. Sed de nun farigxos vera sincereco. -- Cxu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn? REBEKKA Jes, kara rektoro, mi ne neas ke -- KROLL Kara frauxlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi. REBEKKA Ne, tiel ankaux mi opinias. Mi devas ja informigxi. Scii pri la aferoj -- KROLL Nu, cxiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu furoras cxi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj e
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  



Top keywords:

REBEKKA

 

frauxlino

 

rektoro

 

eksidas

 

cxirkauxrigardas

 

sxatas

 
Rosmer
 

antauxcxambro

 

opinias

 

civitana


kapsignas
 

alkuri

 

viziton

 

sopiris

 

pordojn

 

tempoj

 

iomete

 

Precipe

 
kontrauxas
 

apogsegxon


lernejaj

 
feritagoj
 

forvojagxis

 

vizitis

 

farigxus

 
aferoj
 

cxiuokaze

 
postulas
 

virino

 

informigxi


ankaux

 

hontinda

 

decidu

 

partio

 

sinjoroj

 

furoras

 

malunueco

 
milito
 

gazetojn

 

radikalajn


imagus
 
maljuneco
 

semajnojn

 
cxirkauxiris
 
popolaj
 
kunvenoj
 

agitanto

 

ridetas

 

sincereco

 

farigxos