FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   >>  
_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al sxi. Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj eliras.) ROSMER (maltrankvila) Cxu estis io por mi? REBEKKA Ne, nur dommastrinaj aferoj. -- Nun vi devus eliri en la fresxan aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus. ROSMER (prenas la cxapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune. REBEKKA Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forjxetu tiujn pezajn pensojn. Promesu al mi. ROSMER Tiujn mi neniam povos forjxeti de mi, -- mi timas. REBEKKA Ho, cxu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte --! ROSMER Bedauxrinde, -- gxi ne estas senbaza. Mi kusxis pensadante la tutan nokton. Beate eble tamen gxuste vidis. REBEKKA Kiel do? ROSMER Gxuste vidis, kiam sxi kredis, ke mi amas vin, Rebekka. REBEKKA Gxuste vidis en _tio_? ROSMER (metas la cxapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, -- cxu ni du la tutan tempon ruzis nin mem -- kiam ni nomis nian rilaton amikecon. REBEKKA Cxu vi aludas, ke gxi same gxuste povus nomigxi --? ROSMER -- amo. Jes, mi pensas tion. Ecx dum kiam Beate vivis, estis vi, al kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis cxe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, gxojan, senavidan felicxon. Kiam ni vere pripensas, Rebekka, -- nia kuna vivo komencis kiel dolcxa, sekreta infana enamigxo. Sen postuloj kaj sen revoj. Cxu ne ankaux vi sentis tiel? Diru! REBEKKA (luktas kun si mem) Ho, -- mi ne scias kion respondi. ROSMER Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, -- nia rilato estis spirita geedzeco -- eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi ne rajtis, -- ne rajtis pro Beate. REBEKKA Ne rajtis vivi felicxe? Cxu vi tion kredas, Rosmer? ROSMER Sxi rigardis nian rilaton per la okuloj de _sxia_ amo. Jugxis nian rilaton laux la speco de _sxia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis jugxi alimaniere ol sxi faris. REBEKKA Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate? ROSMER Pro amo al mi, -- _sia_maniere, -- sxi jxetis sin en la akvofalon. Tiu fakto staras firma, Rebekka. El gxi mi neniam liberigxos. REBEKKA Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis vian vivon! ROSMER (skuas la kapon) Gxi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, kion mi nun scias. REBEKKA Kial ne de vi? ROSMER Cx
PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   >>  



Top keywords:

ROSMER

 

REBEKKA

 

Rebekka

 

neniam

 
rajtis
 

rilaton

 

gxuste

 

pensojn

 

Sinjorino

 

senbaza


Helseth

 

Gxuste

 

cxapelon

 
Rosmer
 
sentis
 
rilato
 

spirita

 

geedzeco

 

luktas

 

ankaux


postuloj

 

respondi

 

infana

 
prenis
 

reciproka

 

enamigxo

 
intima
 
amikeco
 

liberigxos

 
granda

staras
 

oferis

 
realigebla
 

akvofalon

 
okuloj
 

Jugxis

 

sekreta

 
rigardis
 

felicxe

 

kredas


Kompreneble

 
maniere
 

jxetis

 

iluzioj

 
kulpigi
 

alimaniere

 

sopiris

 

Bedauxrinde

 
eliras
 

forjxeti