FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  
sidas? REBEKKA Jes iomete. Bonvolu fermi. (Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauxcxambran pordon; poste sxi iras al la fenestro.) SINJORINO HELSETH (volas fermi, sed elrigardas) Sed cxu ne estas la pastro, kiu iras tie? REBEKKA (rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaux la kurteno) Iru flanken. Ke li ne ekvidu nin. SINJORINO HELSETH (meze sur la planko) Cxu pensi, frauxlino, -- li denove komencas iri la muelejvojon. REBEKKA Li ankaux iris la muelejvojon antauxhieraux. (rigardetas inter la kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu -- SINJORINO HELSETH Cxu li kuragxas transiri la ponteton? REBEKKA Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras supre ankaux hodiaux. (iras for de la fenestro) Longa cxirkauxvojo. SINJORINO HELSETH Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpasxi sur _tiu_ ponteto. _Tie_, kie tiajxo okazis, _tie_ -- REBEKKA (kunmetas la krocxajxon) Ili longe ligigxas al siaj mortintoj en Rosmersholm. SINJORINO HELSETH Mi kredas _tion_, mi, frauxlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas sin tiel longe al Rosmersholm. REBEKKA (rigardas sxin) La mortintoj? SINJORINO HELSETH Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj restas. REBEKKA Kial vi tiel pensas? SINJORINO HELSETH Jes, cxar alie ne venus tiu blanka cxevalo, mi opinias. REBEKKA Kio vere estas tio, cxi tio pri tiu blanka cxevalo, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajxo ankaux vi ja ne kredas. REBEKKA Cxu _vi_ do kredas pri tiajxo? SINJORINO HELSETH (aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por la frauxlino. (elrigardas) Ho -- cxu ne la pastro estas denove tie sur la mueleja vojo --? REBEKKA (elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro! SINJORINO HELSETH Jes, gxuste, estas la rektoro. REBEKKA Ho, estas gxojige! Cxar vi vidos, ke li intencas viziti nin. SINJORINO HELSETH Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke sxi estis lia samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, frauxlino! (Sxi eliras dekstren.) (_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen sxi salutas, ridetas kaj kapsignas eksteren.) (Malheligxas.) REBEKKA (aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro pleje
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  



Top keywords:

REBEKKA

 

SINJORINO

 

HELSETH

 

fenestro

 

frauxlino

 

aliras

 

rektoro

 

kredas

 

Helseth

 

mortintoj


ankaux

 

pastro

 

elrigardas

 

tiajxo

 

sinjorino

 

muelejvojon

 

denove

 

Rosmersholm

 
blanka
 

cxevalo


fermas

 
kurteno
 

pensas

 

gxuste

 

gxojige

 

opinias

 

priparolinda

 

ridindulino

 

fenestron

 
mueleja

vespertablon
 

eksteren

 

Malheligxas

 

parolas

 
kapsignas
 
ridetas
 
salutas
 

dekstre

 
tablon
 

momenton


staras

 

ponton

 

intencas

 

viziti

 

samsanga

 

fratino

 

eliras

 

dekstren

 

Rebekka

 

restas