nas la iaman malagrablajxon inter ni.
REBEKKA
Sed cxu vi ne pensas, ke estus avantagxe, denove ekhavi bonajn
rilatojn kun li?
ROSMER
Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas?
REBEKKA
Jes, cxar vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- cxar venis tio cxi
inter vi kaj viaj amikoj.
ROSMER
(rigardas sxin kaj kapskuas) Cxu vi vere imagis, ke Kroll aux iu el
la aliuloj volus vengxi sin --? Ke ili kapablus --?
REBEKKA
En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Sxajnas al mi,
laux la konduto de la rektoro --
ROSMER
Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae.
Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun
cxiuj. Ho, vi vidos, kiel glate cxio iros --
(_Sinjorino Helseth_ venas cxe la pordo maldekstre.)
REBEKKA
(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Rektoro Kroll staras malsupre en la antauxcxambro.
ROSMER
(ekstaras rapide) Kroll!
REBEKKA
La rektoro! Cxu, imagu --!
SINJORINO HELSETH
Li demandas cxu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.
ROSMER
(al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo
kaj vokas malsupren la sxtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore
bonvena vi estu!
(_Rosmer_ tenas la pordon malferma. -- _Sinjorino Helseth_ eliras. --
_Rebekka_ tiras la kurtenon antaux la pordaperturon. Sxi ordigas ion
aux alian.)
ROSMER
(silente, kortusxite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo --
KROLL
Hodiaux mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraux.
ROSMER
Jes, cxu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta --
KROLL
Vi komplete miskomprenas. (metas sian cxapelon sur la tablon cxe la
kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.
ROSMER
Kial frauxlino West ne povas --?
REBEKKA
Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.
KROLL
(rigardas sxin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la frauxlinon
pardoni cxar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin,
antaux ol vi havis tempon por --
REBEKKA
(ekmiras) Kiel do? Cxu vi trovas, ke ne konvenas ke cxi-hejme mi
surmetas matenan robon?
KROLL
Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farigxis kutimo kaj uzo en
Rosmersholm.
ROSMER
Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute sxangxita hodiaux!
REBEKKA
Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Sxi eliras dekstre.)
KROLL
Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.)
ROSMER
Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.
|