de
cxi tiu domo.
ROSMER
Ankaux de frauxlino West?
MORTENSGARD
Ne, sinjoro pastoro.
ROSMER
Nu, de kiu do? De kiu?
MORTENSGARD
De karmemora sinjorino.
ROSMER
De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, cxu?
MORTENSGARD
Jes, mi havas gxin.
ROSMER
Kiam?
MORTENSGARD
Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti
antaux jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.
ROSMER
Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.
MORTENSGARD
Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed sxajnas al mi, ke oni ne
povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero
estas stranga, tio estas pro alia kauxzo.
ROSMER
Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedauxrinda edzino por skribi al
vi?
MORTENSGARD
Mi havas la leteron hejme. Sxi komencas proksimume tiel, ke sxi vivas
en timo kaj teruro. Cxar cxi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj
tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.
ROSMER
Mi?
MORTENSGARD
Jes, tiel sxi skribas. Kaj jen la plej stranga. Cxu mi tion menciu,
sinjoro pastoro?
ROSMER
Jes certe! Cxion. Senrezerve.
MORTENSGARD
La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Sxi scias,
skribas sxi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista
posteno. Kaj sxi kore petas, ke mi ne vengxu min.
ROSMER
Kiel sxi pensis, ke vi povus vengxi vin?
MORTENSGARD
Sxi skribis en la letero, ke se mi auxdus onidirojn, ke pekoj okazus
en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiajxojn, cxar estas nur malicaj
homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfelicxa.
ROSMER
Cxu tio estas en la letero?
MORTENSGARD
La pastoro povas mem legi gxin je okazo.
ROSMER
Sed mi ne komprenas --! Kion sxi do imagis, kion tiaj onidiroj
aludus?
MORTENSGARD
Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino
definitive neis -- tiam. Kaj poste -- hm --
ROSMER
Poste?
MORTENSGARD
Poste sxi skribas, -- kaj tio estas tre konfuza, -- ke sxi ne konas
iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam farigxis maljusteco
kontraux sxin. Kaj se onidiroj pri tiajxoj disvastigxus, sxi petegas
min ne tusxi tion en "La Lumturo".
ROSMER
Neniu nomo menciigxas?
MORTENSGARD
Ne.
ROSMER
Kiu portis al vi tiun leteron?
MORTENSGARD
Mi promesis ne diri. Gxi portigxis al mi iun vesperon en krepusko.
ROSMER
Se vi estus tuj demandinta, vi informigxus, ke mia bedauxrinda,
malfeli
|