FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
Tuj kiam mi pakis. SINJORINO HELSETH Nun mi neniam auxdis tiajxon! Sed la frauxlino certe revenos, mi scias? REBEKKA Mi neniam plu revenos. SINJORINO HELSETH Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos cxi tie en Rosmersholm, kiam frauxlino West ne plu cxeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro. REBEKKA Jes, sed hodiaux mi timigxis, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Timigxis! Jecxjo, pro kio? REBEKKA Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj cxevaloj. SINJORINO HELSETH De blankaj cxevaloj! Meze en taglumo! REBEKKA Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, -- la blankaj cxevaloj en Rosmersholm. (sxangxas temon) Nu, -- do pri la valizo, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Jes ja. La valizo. (Ambaux eliras dekstre.) KVARA AKTO (La sidcxambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun sxirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la tablo pakante kelkajn ajxetojn en valizon. Sxiaj mantelo, cxapelo kaj la blanka krocxajxo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH (parolas mallauxte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun cxiuj ajxoj estas portitaj elen, frauxlino. Ili staras en la kuireja koridoro. REBEKKA Bone. La veturigisto estas mendita, cxu? SINJORINO HELSETH Jes. Li demandas, kiam li estu cxi tie kun la cxaro. REBEKKA Mi opinias, ke cxirkaux la dekunua horo. La vaporsxipo foriros je noktomezo. SINJORINO HELSETH (iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen gxis tiam? REBEKKA Mi tamen forvojagxos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion. SINJORINO HELSETH Jes, povas esti bone skribi. Sed bedauxrinda frauxlino, -- mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankorauxfoje. REBEKKA Eble tio. Aux eble tamen ne. SINJORINO HELSETH Ne, -- imagu ke mi travivu tion cxi, -- tion mi neniam imagis! REBEKKA Kion vi do imagis, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio cxi. REBEKKA Pli fidinda? SINJORINO HELSETH Jes tion mi efektive diras. REBEKKA Sed, kara, kion vi per tio aludas? SINJORINO HELSETH Mi pensas, kiel vere kaj gxuste estas, frauxlino. Li ne liberigus sin el tio en _tia_ maniero, ne. REBEKKA (rigardas sxin) Auxskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, -- kial, pensas vi, ke mi fo
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

HELSETH

 

SINJORINO

 

REBEKKA

 

frauxlino

 
Helseth
 

sinjorino

 

pastoro

 

Rosmersholm

 

neniam

 

blankaj


cxevaloj

 

revenos

 

imagis

 
fidinda
 
opinias
 
staras
 

valizo

 

dekstre

 

pensas

 

Auxskultu


forvojagxos

 

hejmen

 

hezitanta

 
efektive
 

leteron

 

Longan

 
skribos
 
noktomezo
 

demandas

 
cxirkaux

dekunua
 

foriros

 
honeste
 

vaporsxipo

 
sincere
 

rigardas

 

travivu

 
liberigus
 

gxuste

 

pensis


Rosmer

 
bedauxrinda
 

skribi

 

maniero

 
ankorauxfoje
 

paroli

 

aludas

 

krocxajxo

 
taglumo
 

videton