kunmetis. Unue sxi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo --.
Kiel povis sxi ekpensi _tion_ tiam? Sed sxi ekhavis la ideon. Kaj gxi
kreskis al certeco. Kaj jen, -- jes jen estis ja facile por sxi
akcepti cxion imageblan. (strecxas sin en la segxo kaj pusxas la
manojn tra la hararo) Ho, cxiuj tiuj frenezaj imagajxoj! Neniam povas
mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos jxetante sin
antauxen memorigante pri la mortinto.
REBEKKA
Kiel la blanka cxevalo en Rosmersholm.
ROSMER
Jes, tiel. Cxasante antauxen en la mallumo. En la silento.
REBEKKA
Kaj por tiu malbeata cerba sxpino vi volas malkapti la vivantan
vivon, kiun vi estis preta cxirkauxbraki.
ROSMER
Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto.
Kiel mi do savigxus el tio cxi!
REBEKKA
(malantaux la segxo) Kreante novajn rilatojn.
ROSMER
(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn?
REBEKKA
Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi
cxi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.
ROSMER
(ekstaras) Novaj rilatoj? (pasxas trans la plankon, haltas apud la
pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Cxu ne ankaux vi faris al vi
jenan demandon, Rebekka?
REBEKKA
(spiras peze) Lasu min -- scii -- kiu gxi estas.
ROSMER
Kia kredas vi ke _nia_ rilato farigxos post cxi tiu tago?
REBEKKA
Mi pensas, ke nia amikeco eltenos -- kio ajn kio venos.
ROSMER
Ne estas gxuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin
unu al la alia, -- kio kunligas nin tiel intime, -- nia komuna kredo
pri pura kunvivado inter viro kaj virino --
REBEKKA
Jes, jes, -- kio pri tio?
ROSMER
Mi pensas, ke tia rilato, -- nome kia la nia, -- cxu gxi ne konvenas
al vivo en trankvila, felicxa paco --?
REBEKKA
Kaj sekve!
ROSMER
Sed nun malfermigxas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj
animstatoj. Cxar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas
min frapigxi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi
preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de -- de iu alia.
REBEKKA
Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!
ROSMER
Sed cxu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias,
kiel mi povas liberigxi de cxiuj mordantaj memoroj, -- de la tuta
malgaja pasinteco?
REBEKKA
Nu!
ROSMER
Metante kontraux gxin novan, vivantan realecon.
REBEKKA
(palpante la segxodorson) Vivantan --? Kio estas -- tio?
ROSMER
(pli
|