ekis en mi nauxzan
malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis
gxui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferigxos. Vere, -- mi havas
senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de
edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de
liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --!
REBEKKA
(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej
valoran posedajxon.
ROSMER
La solan.
REBEKKA
(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj
_kuragxas_.
ROSMER
(reciprokas la rigardon) Kiu scias?
BRENDEL
La asembleo estas kortusxata. Tio revivigas mian koron -- fortigas
la volon. Kaj mi do pasxos al ago. Tamen unu afero --. (al la
rektoro) Bonvolu diri cxu trovigxas en la urbo abstina societo?
Totalabstinenca societo? Kompreneble trovigxas.
KROLL
Jes, je via servo. Mi mem estas estro.
BRENDEL
Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por
enskribi min por semajno.
KROLL
Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn.
BRENDEL
_A la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la
pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuragxas dauxrigi
mian restadon en tiu cxi domo, tiel ricxa pri memoroj. Mi devas iri
al la urbo por elekti konvenan logxejon. Trovigxas certe deca hotelo,
mi esperas.
REBEKKA
Cxu vi ne volas trinki ion varman, antaux ol vi foriros?
BRENDEL
Kian varman, sinjorina Mosxto?
REBEKKA
Tason da teo aux --
BRENDEL
Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la
privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la
pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro
Rosmer, -- cxu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro
multjara amikeco?
ROSMER
Jes, kore.
BRENDEL
Bone. Pruntedonu al mi -- por tago aux du -- gladitan manumcxemizon.
ROSMER
Nur tion!
BRENDEL
Cxar, vidu, mi vojagxas piede -- cxi tiun fojon. Mia valizo sendigxas
poste.
ROSMER
Jes bone. Sed cxu ne estas io alia?
BRENDEL
Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan
somersurtuton?
ROSMER
Jes, jes, certe mi povas.
BRENDEL
Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj sxuoj --
ROSMER
Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la
ajxojn.
BRENDEL
Neniel. Neniu gxeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajxojn.
ROSMER
Bone, bone.
|