uj senhonte konfesas
sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantagxa kaj plej profita
momento venis". "Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj
antauxuloj" --. -- "dum atendo ke la potenculoj de la momento ne
forgesas konvenan rekompencon". (metas la gazeton sur la tablon)
Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj
intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne
ekzistas vera vorto, -- ili tamen skribas.
REBEKKA
Estas ankoraux pli.
ROSMER
(denove prenas la gazeton) -- "pardonon pro nesperta
jugxpovo" --. -- "korupta influo, -- eble ankaux etendita
al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aux
plendo" --. (rigardas sxin) Kion tio aludas?
REBEKKA
Ili celas min, komprenu.
ROSMER
(formetas la gazeton) Rebekka, -- tio cxi estas konduto de
malhonestuloj.
REBEKKA
Jes, sxajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriprocxi Mortensgard.
ROSMER
(pasxadas sur la planko) Savo estas necesa. Cxio bona en la homo
pereas, se tio cxi permesigxas dauxri. Sed gxi ne faru! Ho, kiom
gxoja, -- kiom gxoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en
tiu suspektinda abomeneco.
REBEKKA
(ekstaras) Jes, cxu ne? En tio cxi vi povas vivi por io granda kaj
glora.
ROSMER
Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti
pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, -- en amo,
Rebekka.
REBEKKA
Jes, metu cxiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.
ROSMER
Sxajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia felicxego estus vivi la
vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Cxiuj okuloj rigardante
la saman celon. Cxiuj voloj, cxiuj animoj progresantaj, -- supren, --
cxiu laux sia propra naturdonita vojo. Felicxo por cxiuj, -- kreita
per cxiuj. (ekrigardas eksteren, skuigxas kaj diras peze) Ah! Ne per
mi.
REBEKKA
Ne --? Ne per vi?
ROSMER
Ecx ne _por_ mi.
REBEKKA
Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.
ROSMER
Felicxo, -- kara Rebekka, -- felicxo estas unue la trankvila, gxoja,
sekura sento de senkulpeco.
REBEKKA
(rigardas antauxen) Jes, tio pri kulpo --.
ROSMER
Ho, pri tio vi ne povas jugxi. Sed mi --
REBEKKA
Neniel vi!
ROSMER
(montras tra la fenestro) La akvofalo.
REBEKKA
Ho Rosmer --!
(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Frauxlino!
REBEKKA
Poste, poste. Ne nun.
SINJORINO HELSETH
Nur unu vorto, frauxlino.
(
|