Do sekvu min supren.
REBEKKA
Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.
BRENDEL
Neniam mi permesas al cxi tiu alte distingita sinjorino --!
REBEKKA
Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Sxi eliras dekstre.)
ROSMER
(retenas lin) Diru, -- cxu ne estas io alia, per kio mi povus servi
vin?
BRENDEL
Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi
pripensas --! Johannes, -- cxu vi hazarde havas ok kronojn en la
posxo?
ROSMER
Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.
BRENDEL
Jes, jes, tauxgas. Mi povas preni ilin. Povos certe sxangxi en la
urbo. Dankon gxis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn
mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton
estimata sinjoro!
(Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiauxas kaj fermas la pordon post li.)
KROLL
Kompatema Dio, -- _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj
kredis, ke li farigxus io alta en la mondo.
ROSMER
(silente) Li tamen kuragxis vivi la vivon laux sia propra intenco.
Sxajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta.
KROLL
Cxu? Vivo kiel la lia! Preskaux aspektas ke li estas viro kapabla por
konfuzi viajn ideojn ankorauxfoje.
ROSMER
Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.
KROLL
Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Cxar vi ja estas tre sentema por
influo de ekstere.
ROSMER
Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.
KROLL
Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)
ROSMER
(post iom) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece cxe ni?
KROLL
Jes, farigxis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon,
vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.
ROSMER
Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandigxos.
KROLL
Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farigxos kiel antauxe.
ROSMER
Auxdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj,
multaj jaroj. Cxu vi imagas, ke nia amikeco disrompigxus?
KROLL
Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton.
Kiel vi ekhavis tian ideon?
ROSMER
Cxar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.
KROLL
Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaux en la altaj,
kernaj ideoj.
ROSMER
(pli mallauxte) Ne. Ne plu.
KROLL
(volas eksalti) Kion tio signifas!
ROSMER
(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.
KROLL
Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!
ROSME
|