das al vi,
Rosmer, -- kiom da vero trovigxas en sxia alia kulpigo? En la lasta,
mi aludas.
ROSMER
Kulpigo? Cxu _tio_ estis kulpigo?
KROLL
Vi eble notis, kiel venis sxiaj vortoj. Sxi volis foriri, diris sxi
--. Kial? Nu?
ROSMER
Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --.
KROLL
La vortoj ne gxuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Sxi
diris: Ne restas por mi longa tempo. Cxar nun Johannes devas
_baldaux_ edzinigi Rebekka.
ROSMER
(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.
KROLL
Kaj jen? Kia via respondo?
ROSMER
(cxiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola gxusta
respondo estus montri al la pordo.
KROLL
(ekstaras) Perfekte.
ROSMER
(starigas sin antaux lin) Auxskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate
forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj cxi tie en Rosmersholm.
Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraux ni. Sed
neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendigxis, ke Rebekka kaj mi
vivas kune cxi tie.
KROLL
Mi ne sciis antaux hieraux, ke estas apostato kaj -- liberigita
virino, kiuj havas tiun kunvivon.
ROSMER
Ah --! Vi do opinias, ke ne trovigxas puraj animoj en apostatoj kaj
liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si
mem kiel naturan bezonon!
KROLL
Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la
kredo de la eklezio.
ROSMER
Kaj tion vi validigas ankaux por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter
sxi kaj mi --?
KROLL
Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas
profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm.
ROSMER
Kaj kio --?
KROLL
-- kaj la libera amo, cxar vi nepre volas tion auxdi.
ROSMER
(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajxon al mi! Vi, kiu konas min
ekde mia plej frua juneco.
KROLL
Gxuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al
kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu frauxlino West,
-- sxin ni ja vere ne suficxe konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne
malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en gxusta tempo.
ROSMER
Savi min? Kiel --?
(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.)
ROSMER
Kion vi volas?
SINJORINO HELSETH
Mi petus la frauxlinon veni malsupren.
ROSMER
La frauxlino ne estas cxi-supre.
SINJORINO HELSETH
Nu? (cxirkauxrigardas) Strange. (Sxi eliras.)
ROSMER
Vi diris --?
KROLL
Auxdu nun. Kio cxi tie okazis sekrete
|