FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
ian. Ne, ne; lasu min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj ankaux mian estimon? Cxu ne? ROSMER Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi. KROLL Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo de via flanko. -- Cxu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --? ROSMER Ekzamenadon? KROLL Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel vi nomas gxin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro vi mem devas klarigi por mi. ROSMER Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kasxindan. KROLL Do diru al mi, -- kio laux vi estis la vere profunda kialo por la memmortigo de Beate? ROSMER Cxu vi dubas pri tio? Aux pli gxuste, cxu oni povas demandi pri kialoj por tio, kion malfelicxa, malsana, nerespondeculino faras? KROLL Cxu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj almenaux opiniis, ke tio eble ne estas certa. ROSMER Se la kuracistoj estus sxin vidinta tia, kia mi vidis sxin multajn fojojn, ili ne dubus. KROLL Ankaux mi ne dubis tiam. ROSMER Ho ne, bedauxrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri sxia senrega, sovagxa pasio, -- kiun sxi postulis, ke mi reciproku. Ho la teruro kiun sxi enigis en min! Kaj ankaux sxiaj senkialaj cxagrenigaj memriprocxoj la lastajn jarojn. KROLL Jes, kiam sxi informigxis, ke sxi la tutan vivon restus seninfana. ROSMER Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster sxia kulpo --! Kaj sxi estus respondeckapabla? KROLL Hm --. Cxu vi memoras, cxu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj temis pri la celo de geedzeco -- laux nia moderna, progresa koncepto? ROSMER Mi memoras, ke frauxlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Cxar sxi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi lauxte kaj kore, ke ni pro nenio kulpas. Estis sxiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, kiuj pelis sxin sur la vojojn de deliro. KROLL Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la bedauxrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, por ke vi vivu felicxe, -- vivu libere kaj -- laux via deziro. ROSMER (duone ekstaras de la segxo) Kion vi aludas per tio? KROLL Auxskultu min nun trankvile
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

ROSMER

 

aferoj

 

kuracistoj

 

memoras

 

ankaux

 

librojn

 

ekstaras

 

respondeckapabla

 

ekster

 

moderna


progresa

 

koncepto

 

libere

 

deziro

 

geedzeco

 

suferego

 

pelanta

 

Auxskultu

 
informigxis
 

jarojn


lastajn

 
deliro
 

trankvile

 

memriprocxoj

 

aludas

 

frauxlino

 

restus

 

seninfana

 

terura

 
bedauxrinda

cxagrenigaj
 

certigi

 

malsanulinon

 

turmentita

 
senatentaj
 
lauxte
 
konfuzitaj
 

rakonti

 
cerbaj
 

propraj


kulpas

 

konfuzita

 

opinias

 

verkon

 

heredis

 

propran

 

vojojn

 

pruntedonis

 

felicxe

 

libraron