FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
mi estis, -- ke mi farigxis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro. KROLL Vi? Liberigita virino. Cxu vi havas antauxjugxojn rilate al geedzigxa agxo? REBEKKA Jes, estis ege stulte, -- kaj ankaux ridinde. Sed cxiam alpendigxas io aux alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj. KROLL Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti gxusta. Cxar doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antaux ol li dungigxis. REBEKKA (ekkrias) Ne estas vero! KROLL Cxu ne vero? REBEKKA Ne. Cxar tion patrino neniam menciis. KROLL Cxu sxi ne faris? REBEKKA Ne, neniam. Kaj ankaux ne doktoro West. Neniam per sola vorto. KROLL Cxu ne estus, cxar ili ambaux havis kauxzojn por transsalti jaron? Kiel _vi_ faris, frauxlino West. Estas eble karakterizajxo en la parencaro. REBEKKA (pasxadas cxirkauxe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio cxi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo --! KROLL (ekstaras) Sed kara, -- kial je Dio vi ekscitigxas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu --! REBEKKA Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn. KROLL Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, -- tiel forte reagas. REBEKKA (regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskigxinto. KROLL Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon -- gxis plue. Sed vi do konservis iun -- antauxjugxon ankaux je tiu punkto. REBEKKA Jes, eble mi do faris. KROLL Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciigxis pri esploro en diversaj regionoj, -- esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio cxe ni gxis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed cxio tio restas nur scio en vi, frauxlino West. Nur scio. Gxi ne eniris vian sangon. REBEKKA (dubeme) Eble vi pravas. KROLL Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezajxo, -- tiel jxeti sin gxuste en la pereon, kiam _li_ volas malkasxe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, -- li kun tiu timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, -- persekutata de la rondo al kiu li gxis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos
PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

REBEKKA

 

Neniam

 

ankaux

 

frauxlino

 

neniam

 

doktoro

 

regionoj

 

diversaj

 

esploroj

 

aspekte


punkto

 

opinias

 

parton

 

plimulto

 

renversas

 

grandan

 

esploro

 

klarigon

 
kaptis
 

liberecon


konservis

 
sciigxis
 

antauxjugxon

 

timemo

 

elpelita

 

persekutata

 

apostato

 

pereon

 

malkasxe

 
ekstari

konfesi
 

altuloj

 

elstaraj

 

apartenis

 
Elmetata
 
senkonsideraj
 
atakoj
 

gxuste

 
eniris
 

sangon


dubeme

 

nerenversebla

 

neatakebla

 

restas

 

pravas

 

Rosmer

 

frenezajxo

 

Johannes

 

statas

 

naskigxinto