FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri? SINJORINO HELSETH La frauxlino diris, ke mi demandu cxu li povus suprenveni. ROSMER Diru al li, ke iu jam cxeestas -- KROLL (al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino. (_Sinjorino Helseth_ eliras.) KROLL (prenas sian cxapelon) Mi cedas la kampon -- gxis plue. Sed la cxefa batalo ankoraux ne luktigxis. ROSMER Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard. KROLL Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari vin nedangxera. ROSMER Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras! KROLL Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate! ROSMER Cxu al _tio_ vi revenas! KROLL Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laux via konscienco, -- se vi dauxre tiajxon havas. (_Peder Mortensgard_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugxeta hararo kaj barbo.) KROLL (kun malama okuljxeto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi pri la direkto stiri. MORTENSGARD (malsovagxe) "La Lumturo" cxiam lumos por gxvidi la rektoron hejmen. KROLL Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne faru falsan ateston kontraux nian proksimulo -- MORTENSGARD La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj. KROLL Ecx ne pri la sesa? ROSMER Kroll --! MORTENSGARD Se bezonigxus, la pastoro do estus la plej proksima. KROLL (kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. -- Bonan profiton, miaj sinjoroj! (Li eliras kaj frapas la pordon post si.) ROSMER (restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin cxi tien al mi? MORTENSGARD Vere estis sinjorino West, kiun mi sercxis. Mi pensis, ke mi devas danki sxin pro la bona letero, kiun mi ricevis de sxi hieraux. ROSMER Mi scias, ke sxi skribis al vi. Cxu vi parolis kun sxi? MORTENSGARD Iomete. (kun eta rideto) Mi auxdas, ke la konceptoj iel sxangxigxis cxi tie en Rosmersholm. ROSMER Miaj konceptoj sxangxigxis multe. Mi povas preskaux diri -- en cxio. MORTENSGARD Sxi tion diris, la frauxlino. Tial sxi
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

ROSMER

 

MORTENSGARD

 

pastoro

 

sinjorino

 

Mortensgard

 

profunde

 

rilato

 

Rosmersholm

 

sxangxigxis

 

Lumturo


frauxlino

 

proksima

 

suprenveni

 

bezonas

 

eliras

 

konceptoj

 

Helseth

 

sendiskute

 
ordonoj
 

subpremata


bezonigxus

 
Ekzistas
 

montris

 

rektoron

 

hejmen

 

ordono

 

Rosmer

 

proksimulo

 

rektoro

 
instrui

kontraux
 

falsan

 

ateston

 

skribis

 
parolis
 
Iomete
 
hieraux
 

ricevis

 
letero
 

rideto


auxdas

 

preskaux

 

pensis

 

restas

 

rigardanta

 

pordon

 

frapas

 

profiton

 

sinjoroj

 

sercxis