FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
Nu ja, -- kaj por via volo sxi klinis sin en cxiuj aferoj. Kaj sxi cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis -- kiel povis vi dauxrigi tiun teruran ludon! REBEKKA Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer. KROLL (severe kaj auxtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton! REBEKKA (impete) Sed cxu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Cxe cxiu pasxo, kiun mi kuragxis fari antauxen, estis kvazaux io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Ecx ne pasxon pluen! -- Kaj tamen mi ne _povis_ cxesi. Mi _devis_ provi iometon ankoraux. Nur iometon. Kaj iomete pli -- kaj cxiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. -- Estas tiel, ke tiajxo okazas. (mallonga pauxzo) ROSMER (al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio cxi? REBEKKA Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas. KROLL Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas? REBEKKA (malvarme, repusxante) Pardonu, sinjoro rektoro, -- tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Gxin mi prizorgos mem. KROLL (al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, -- tiuj, kiuj forpasis, -- nun ili estus vidantaj! ROSMER Vi iros al la urbo, cxu? KROLL (prenas sian cxapelon) Jes. Plej eble frue. ROSMER (ankaux li prenas sian cxapelon) Mi do akompanos vin. KROLL Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj. ROSMER Venu do, Kroll! Venu do! (Ambaux eliras tra la antauxcxambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.) REBEKKA (parolas duonlauxte al si mem) Ne trans la ponton, ecx ne hodiaux. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilsxnuron) (Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH Kio estas, frauxlino? REBEKKA Sinjorino Helseth, bonvolu sercxi mian valizon de la subtegmento. SINJORINO HELSETH La valizon? REBEKKA Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias. SINJORINO HELSETH Nu ja. Sed Dio gardu min, -- cxu la frauxlino volas vojagxi? REBEKKA Jes, -- nun mi volas vojagxi, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Kaj tiel subite kaj tuje! REBEKKA
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

REBEKKA

 

SINJORINO

 

ROSMER

 

HELSETH

 
Helseth
 

Rebekka

 

okazis

 

cxapelon

 

prenas

 

sinjorino


iomete

 

iometon

 

fenestro

 
Neniam
 
valizon
 
Rosmer
 

vojagxi

 

frauxlino

 

opinias

 

subite


ankaux

 

valizo

 

akompanos

 
intima
 

rilato

 

rigardas

 
tegmento
 
dekstre
 

portretoj

 
vidantaj

forpasis
 

duonlauxte

 
parolas
 

floroj

 
singardeme
 

bonvolu

 

elrigardas

 
ponton
 

transvenas

 

akvofalon


aliras

 
hodiaux
 

sercxi

 

envenas

 
perdintaj
 

Sinjorino

 

subtegmento

 

pensis

 
sonorilsxnuron
 

rigardi