neniam veninta al Rosmersholm.
ROSMER
Ho, imagu kiel sxi suferis en silento! La malbonon, kiun sxi kredis
kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. -- Cxu sxi
neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?
REBEKKA
(kvazaux ekscitita) Al mi! Cxu vi kredas, ke mi tiaokaze restus cxi
tie tagon pli longe.
ROSMER
Ne, ne, mi komprenas. -- Ho, la lukto, kiun sxi luktis. Kaj luktis
sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. -- Kaj fine tiu emociiga --
akuzanta venko -- en la mueleja akvofalo.
(Li jxetas sin en la segxon cxe la skribotablo, apogas la brakojn sur
la tablon kaj kovras la vizagxon per la manoj.)
REBEKKA
(singardeme proksimigxas al li de malantauxe) Auxskultu nun, Rosmer.
Se estus en via potenco revoki Beate -- al vi -- al Rosmersholm, --
cxu vi volus?
ROSMER
Ho, kion scias mi fari aux ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola,
-- kio estas nerevokebla.
REBEKKA
Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta.
Vi estis vin tute liberiginta -- al cxiuj flankoj. Vi sentis vin
gxoja kaj liberanima --
ROSMER
Ho jes, -- mi faris. -- Sed jen venas tiu peza premo.
REBEKKA
(malantaux li kun la manoj sur la segxodorso) Kiel rave estis, kiam
ni sidis en la sidcxambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian
fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo,
-- en la vivo de la cxiutago, -- kiel vi esprimis vin. Vi volis iri
kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la
volojn por vi. Krei nobelajn homojn cxirkauxe, -- en pli kaj pli
vastaj rondoj. Nobelojn.
ROSMER
Gxojajn nobelojn.
REBEKKA
Jes -- gxojajn.
ROSMER
Cxar estas la gxojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.
REBEKKA
Cxu vi ne kredas, -- ke ankaux la sufero? La granda sufero?
ROSMER
Jes, -- se oni povus trapasi gxin. Trans gxin. Supere trans gxin.
REBEKKA
_Tion_ vi devas.
ROSMER
(peze skuas la kapon) Trans tio cxi mi neniam venos -- tute. Cxiam
restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras
la vivon mirinde gxuinda por vivi.
REBEKKA
(super la segxodorso, pli mallauxte) Al kio vi aludas, Rosmer?
ROSMER
(rigardas supren al sxi) Al la trankvila, gxoja senkulpeco.
REBEKKA
(pasxon malantauxen) Jes.
Senkulpeco. (mallonga pauxzo)
ROSMER
(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj
antauxenrigardante) Kaj kiel sxi komprenis kombini. Kiel sisteme sxi
cxion
|