FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  
ili rekomencis marsxi. Antaux ol ili marsxis grandan distancon ili auxdis mallauxtan sonon, kiel de la mugxetado de multaj sovagxaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu lauxiris la multe uzitan vojeton gxis ili atingis malferman lokon en la arbaro, en kiu estis kunen venintaj centoj da cxiuspecaj bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj cxiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laux ilia kriado kaj mugxado li supozas ke ili sentas gravan minacon. Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro eksilentis kvazaux pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono kaj klinis sin, dirante, "Bonvenon, Regxo de Bestoj! Vi venis bontempe por batali kontraux nian malamikon kaj revenigi pacon al cxiuj bestoj de la arbaro." "Kio gxenas vin?" demandis la Leono trankvile. "Nin cxiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu lastatempe venis en cxi tiun arbaron. GXi estas giganta monstro, kvazaux granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj longaj kiel de arbotrunko. GXi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras gxin al sia busxo, kie li mangxas gxin samkiel araneo mangxas musxon. Neniu el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin." La Leono pensis dummomente. "Cxu logxas aliaj leonoj en cxi tiu arbaro?" li demandis. "Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro mangxis ilin cxiujn. Kaj, krome, estis neniu inter ili ecx iomete tiom granda kaj brava kiel vi." "Se mi senvivigos vian malamikon cxu vi klinos vin antaux mi kaj obeos min kiel la Regxon de la Arbaro?" demandis la Leono. "Volonte ni faros tion," respondis la tigro, kaj cxiuj aliaj bestoj tie mugxegis per forta vocxo: "Nepre jes!" "Kie estas tiu granda araneo via nun?" demandis la Leono. "Tie for, inter la kverkarboj," diris la tigro, indikante per sia antauxpiedo. "Bone prizorgu cxi tiujn amikojn miajn," diris la Leono, "kaj mi tuj iros kontrauxbatali la monstron." Li diris "GXis revido" al siaj kamaradoj kaj formarsxis fiere por kontrauxbatali la malamikon. La granda araneo dormis kiam la Leono trovis gxin, kaj gxi aspektis tiom malbela ke gxia malamiko suprenturnis sian nazon nauxzite. GXiaj kruroj ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj gxi
PREV.   NEXT  
|<   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  



Top keywords:

bestoj

 

granda

 

demandis

 

araneo

 

arbaro

 

malamikon

 

monstro

 

kvazaux

 

dummomente

 

cxiujn


kruroj
 

mangxas

 

respondis

 
feroca
 
malamiko
 
kontrauxbatali
 

malbela

 
aspektis
 

logxas

 

pensis


leonoj

 

ekzistis

 

mangxis

 

Antaux

 

kelkaj

 

dormis

 

trovis

 

nauxzite

 

samkiel

 

musxon


distancon
 
longegaj
 
grandan
 

sekura

 

decidi

 

prizorgi

 

suprenturnis

 

kunvenon

 
okazigis
 
marsxis

iomete

 

kverkarboj

 
rekomencis
 

amikojn

 
monstron
 

prizorgu

 
indikante
 

antauxpiedo

 

klinos

 
antaux