FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  
i estas bona persono, kvankam li estas malkompetenta Sorcxisto. La marsxado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn florojn kiuj etendigxis cxirkaux la Smeralda Urbo cxiuflanke. Ili dormis tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone ripozis. En la mateno ili plue marsxadis gxis ili atingis densan arbaron. Tute ne estis eble cxirkauxiri gxin, cxar lauxaspekte gxi etendigxis dekstren kaj maldekstren gxis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski sxangxi sian direkton cxar ili timis ke ili perdigxus. Do ili sercxis tiun lokon kie estos plej facile eniri la arbaron. La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan arbon kiu havis suficxe largxetendajn brancxojn ke estis suficxa spaco por ke ili povu marsxi sube. Do li antauxenmarsxis al la arbo, sed tuj kiam li subiris la unuajn brancxojn ili klinis sin kaj cxirkauxvolvis lin, kaj la sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj jxetita kapantauxen inter siajn kunmarsxantojn. Tio ne damagxis la Birdotimigilon, sed gxi surprizis lin, kaj li aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin. "Jen alia spaco inter la arboj," vokis la Leono. "Mi la unua provu gxin," diris la Birdotimigilo, "cxar ne dolorigas min esti disdirekten jxetita." Li marsxis al alia arbo, dum li parolis, sed gxiaj brancxoj tuj kaptis lin kaj rejxetis lin. "Estas tre strange," kriis Doroteo; "kion ni faru?" "Sxajnas ke la arboj decidis batali kontraux nin kaj haltigi nian marsxadon," komentis la Leono. "Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj sursxultriginte sian hakilon li marsxis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la Birdotimigilon. Kiam granda brancxo klinigxis por kapti lin, la Hakisto hakis gxin tiom feroce ke li duonigis gxin. Tuj la arbo komencis skuadi siajn brancxojn kvazaux pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarsxis sendangxere. "Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!" Cxiuj antauxen kuris kaj subiris la arbon sen damagxo, escepte de Toto, kiun kaptis malgranda brancxo kaj skuis gxis li hurlis. Sed la Hakisto tuj dehakis la brancxon kaj liberigis la hundeton. La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn brancxojn, kaj ke versxajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn. La kvar marsxantoj facile marsxis inter la arboj gxis atingi la plej fo
PREV.   NEXT  
|<   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  



Top keywords:

brancxojn

 

Hakisto

 

marsxis

 
arbaron
 

kaptis

 

subiris

 

brancxo

 
Birdotimigilon
 

facile

 

etendigxis


decidis

 

jxetita

 
trovis
 

Birdotimigilo

 

arbaro

 
Doroteo
 

sursxultriginte

 

granda

 

hakilon

 

mistraktis


haltigi
 

strange

 
rejxetis
 

parolis

 

brancxoj

 

Sxajnas

 

komentis

 

intencas

 
marsxadon
 

batali


kontraux
 

kvazaux

 

kapablas

 

nenion

 
dehakis
 

brancxon

 

liberigis

 

hundeton

 
fleksi
 

versxajne


fremdulojn

 

marsxantoj

 

atingi

 

forteni

 
kapablon
 

policistoj

 

mirigan

 

hurlis

 
doloro
 

Lignohakisto