FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   >>   >|  
akompaninto ne estis videbla ecx ia postsigno; kaj mi devis palpiri lauxlonge de la muro, por atingi la tordsxtuparon. Fine mi trovis gxin kaj malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaux malsupre estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi spiris pli libere, estante denove sur la strato, cxar en tiu domo farigxis al mi neelporteble terure. Antauxenpelata de timo, mi kuregis en mian logxejon kaj enprofundigxis en la kusenojn de mia lito, por forgesi mian abomenan farajxon. Sed dormo ne venis al miaj okuloj, kaj nur post la tagigxo mi iom retrankviligxis. Estis, laux mia opinio, tre neversxajne, ke la homo, kiu subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian faron kiel krimon), denuncos min antaux tribunalo. Tial mi tuj decidis reiri en mian magazenon, dauxrigi mian komercadon kaj fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova cirkonstanco, kiun mi antauxe ne rimarkis, pliigis nun mian maltrankvilecon. Mia cxapo kaj mia zono, ja ankaux miaj trancxiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, cxu mi forgese lasis ilin en la cxambro de l' mortigita, aux perdis poste dum mia forkuro. Pli kredebla sxajnis al mi, bedauxrinde, la unua konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton! Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaux poste venis al mi mia najbaro, kiel li cxiumatene kutimis fari, cxar li estis homo tre babilema. "Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu okazis en la lasta nokto?" Mi sxajnigis scii nenion. "Kiel! cxu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraux mi vidis sxin, ankoraux tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune kun sxia fiancxo; cxar hodiaux ili volis edzigxi." Cxiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaux pikego en la koron. Kaj ofte ripetigxis mia turmentego, cxar cxiu mia kliento rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem. Cxirkaux tagmezo venis en mian magazenon jugxeja oficisto. Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleuxkos," parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "cxu tiuj cxi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, cxu mi ne tion neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontrauxatesti, mi decidis, ne plimalbonigi la afe
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   >>   >|  



Top keywords:
magazenon
 

mortigita

 
terure
 

najbaro

 
decidis
 
trovis
 
krimon
 

ankoraux

 

fiancxo

 

stratoj


veturantan

 

okazis

 

sxajnigis

 

terura

 

ekparolis

 

kutimis

 

cxiumatene

 

babilema

 

nenion

 

gubernatoro


filino

 

pasintanokte

 

Hieraux

 

Bianka

 
Firenzo
 
parolas
 

hodiaux

 

objektojn

 

perditajn

 

pripensis


apartenas

 
montrante
 
parolis
 

foririgi

 

Petinte

 

apudestantojn

 

Sinjoro

 

Zaleuxkos

 

momenton

 
konatojn

kontrauxatesti
 
plimalbonigi
 

aliajn

 

domluiganton

 
ekvidinte
 

malfermita

 

oficisto

 

jugxeja

 

turmentego

 
ripetigxis