FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   >>   >|  
ego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita sinjorino kaj la rugxmantelulo. Plena de espero, mi revenis, la morgauxan tagon, en la jugxejon. Sur la tablo vidigxis aro da leteroj. La maljuna senatano demandis min, cxu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente kaj konvinkigxis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaux biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, sed oni sxajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, cxar la subskribo de la leteroj estas nedisputeble Z., la cxeflitero de mia nomo. Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraux la mortintino kaj avertojn, ke sxi ne plenumu la projektitan edzinigxon. Sxajnis, ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; cxar en tiu tago oni traktis min ankoraux pli malkonfideme kaj severe. Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperajxoj, kiuj sendube trovigxas en mia cxambro; sed oni diris al mi, ke oni jam sercxis ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaux la fino de tiu jugxtago, mi perdis cxiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis enkondukita en la salonon, oni lauxtlegis al mi la verdikton, ke mi estas pruve kulpigita pri lauxintenca mortigo kaj kondamnita al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita de cxiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta agxo, sub la ekzekutista hakilo! En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermigxis la pordo de mia karcero kaj enpasxis viro, kiu, nenion dirante, min longatempe observis. "Cxu en cxi tia situacio mi retrovas vin, Zaleuxkos?" diris li fine. Cxe la unua rigardo, pro la malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia vocxo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al Firenzo, kie logxas, altrespektata, lia patro; li jam sciigxis pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraux unu fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis gxis tia grado kulpigxi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li sxajnis tre mirigita kaj petegis, ke mi cxion diru al li, mia sola amiko, por ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi jxuris al li, p
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   >>   >|  



Top keywords:

leteroj

 

sxajnis

 

terura

 

ankoraux

 

sendube

 

senatano

 

Zaleuxkos

 

malforta

 

situacio

 

rigardo


retrovas

 

karcero

 

sorton

 

senespera

 

malliberejo

 

determinis

 

vespero

 

ekzekutista

 
hakilo
 

seriozege


direktadis

 
nenion
 

dirante

 

longatempe

 

observis

 

enpasxis

 

pensojn

 

morton

 

malfermigxis

 
kulpigxi

rakontis
 

aferon

 

ekscii

 

mirigita

 
mensogo
 
jxuris
 
foriru
 

petegis

 
veninta
 

historio


Valetio

 

malmultaj

 

amikoj

 

memorojn

 

malnovajn

 

rekonis

 

revekis

 

floranta

 

Parizo

 

logxas