FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  
herbo, cxirkauxitan de altaj, densaj arboj, kun brancxoj etenditaj kiel arkajxo super la tero. En unu angulo de l'arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaux la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, segxoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda fauxko inter la arboj rigardetas la maro. Gxi facile ondigxas, kvazaux gxi pretigxas vojagxi ien. Alecxjo kaj Lina sidigxis cxe la tablo, kontraux gxi. La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortigxis kaj denove frapigxis je la sxtonegoj. Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plauxdo de la ondoj aludis al sxi pri io nova, nekonata kaj neatingebla. --Alecxjo, cxu la maro ankaux estas nia? --Gxi apartenas al neniu. Sxi eksilentis ofendita, ke ankaux la maro ne estas ilia. Alecxjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizagxo estis serioza. Iom poste Lina lin ekrigardis. --Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi farigxis malgaja? Tie cxi, en la mirinda parko, cxe tiu pejzagxo, apud la maro mem ... apud mi--vi estas pensema. Kio estas al vi? --Nenio. --Kiel nenio!? Vi ecx ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio cxi? Aux eble, Alecxjo, la maro, tiu cxi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn? ... --Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ... Lina saltis de la segxo kaj proksimigxis al li. --Ne tusxu min, severe diris li. Sxi paligxis. --Alecxjo, vi timigas min, kio okazis? --Okazis io terura. Se mi gxin diros al vi, tiu cxi mirinda pejzagxo ekodoros al vi je tombejo. --Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kasxas ion antaux mi, sed mi volas ... mi devas scii ... Sxi genufleksis antaux li kaj ekvolis preni lian manon. --Ne tusxu la krimulon! Sxi starigxis kvazaux pikita. --Krimulon!? --Jes! Mortiginton ... --Kion vi parolas? Vi sxajnas esti malsana. --Pli sana ol iam mi estas. Sidigxu kaj auxskultu. Mi scias, ke hodiaux mi vin perdos--mi perdos cxion--sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, cxi tie--mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn cxi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En cxiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Cxiu arbo starigxas antaux mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedajxon. Cxio nun estas mia--kaj la vilao kun la
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  



Top keywords:

Alecxjo

 

antaux

 

perdos

 
mirinda
 

malgajajn

 

momentojn

 

ankaux

 
pejzagxo
 
okulojn
 

granda


kvazaux

 

ekvolis

 
malafabla
 

nenion

 

interrompu

 

frunto

 

genufleksis

 

komprenas

 

figuro

 

kasxas


aperas

 

ekodoros

 

severe

 
paligxis
 

timigas

 

heredis

 

posedajxon

 

okazis

 

Okazis

 
tombejo

terura

 

mortinta

 

foriri

 

starigxis

 

silenti

 

proksimigxis

 
sekreton
 
timiga
 
lokojn
 
fantomo

persekutas

 
fortojn
 

pensemajn

 

Mortiginton

 

parolas

 
sxajnas
 

Krimulon

 

krimulon

 
pikita
 
malsana